Ĉapeliloj por Windows

Senkategoria
Laŭ mi, unu el defioj de ni esperantistoj (de UEA?) estas zorgi pri tio, ke ĉiu povu en komputilo facile tajpi ĉapelitajn literojn. Enkonduko Microsoft ial "ne ŝatas Esperanton" kaj tio malhelpas. Esperantaj fakuloj/spertuloj kiujn mi alparolas, kutime uzas Linukson. Ordinaraj esperantistoj tamen uzas Vindozon (kaj kelkaj Mac OS). Linukso-uzantoj ĝenerale facile mem elturniĝas; mi celas per mia Komputeko-retejo doni rekomendojn al homoj kiuj malspertas pri uzado de komputiloj... Tajpi Ekzistis bona solvo/programeto por Vindozo: Tajpi. Feliĉe ĝi plu funkcias ankaŭ per la lasta versio de Windows 11 - 64 bit. Klarigoj pri Tajpi en la Komputeko-pliejo. Sed la problemo estas ke ĝia kreinto Thomas James ne volas (tro multe) okupiĝi pri ĝia ĝisdatigado. La instaldosiero datas de 2016... Iam pro tio verŝajne ekestos problemo por uzi ĉi tiun ĉapelilon.…
Legi pli

Literumilo Languagetool kaj LibreOffice

Senkategoria
Por instali Esperantan literumilon, sekvu la jenajn paŝojn: Instalu LibreOfficeInstalu Java 8 https://www.java.com/en/download/Instalu la kromprogramon Spelling dictionary, thesaurus, and hyphenator for EsperantoElŝutu kaj instalu la kromprogramon Languagetool https://extensions.libreoffice.org/en/extensions/show/languagetool Ĝuu!
Legi pli

Skribi per Esperanta voĉo en Android

Senkategoria
Dank al la laboro de Jakob Nordfalk ni nun povas skribi per Esperanta voĉo en Android. Por uzi ĝin oni bezonas du apojn: La apo de Jakob: https://javabog.dk/privat/EsperantoParolRekono.apkLa apo Kõnele: https://play.google.com/store/apps/details?id=ee.ioc.phon.android.speak Oni devas ŝalti vosk parolrekonilo en la agordoj de kõnele kaj poste oni povas uzi ĝin per la mikrofona simbolo en via klavaro.
Legi pli

Google-servoj en Esperanto: detala superrigardo

Artikolo
MALNETO Enkonduko Plej multaj esperantistoj intertempe scias, ke Google Translate aldonis Esperanton al la lingvoj al kaj el kiuj eblas traduki. ALDONI INFORMOJN EL Eksterrete 1. La kvalito draste kreskis. Antaŭ nelonge mi eĉ eksciis, ke kelkaj komencantoj uzas Google Translate por malpli erari kiam ili sendas retmesaĝon. En ĉi tiu artikolo mi donos superrigardon de la diversaj eblecoj, apoj ktp kaj kiel ilin uzi por pli agrabligi vian esperantumadon. Google Translate Mencii, ke eblas proponi plibonigojn. Por kontroli la kvaliton de viaj tekstoj, uzu krom Google Translate ankaŭ jenajn retejojn: Languagetool Unikoda konvertilo Google Lens: tuja tradukado de afiŝitaj tekstoj Esperantistoj ŝatas vojaĝi al landoj kie ili ne komprenas la tekstojn de la ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ si. Ankaŭ al mi tio plaĉas; tio iel donas unikan etoson. Tial mi,ofte estis…
Legi pli