Komputeko-pliejo

Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Kvankam la lingva paro angla-Esperanto ĉiam estis plej bone ellaborita, la projekto de la komenco estis plurlingva. Nuntempe (25 majo 2020) la interfaco de la retejo ekzistas en naŭ lingvoj. Por sep lingvoj ankaŭ ekzistas tradukoj: la angla (11 200), Esperanto (11 041), la nederlanda (5240), la franca (3980), la germana (3590), la hispana (3289) kaj la pola (1387).

Pri la celoj, historio kaj kunlaborantoj de la projekto Komputeko vi trovos ĉiujn informojn en Vikipedio. Loïc Rossi faris intervjuon kun Yves Nevelsteen, la respondeculo de tiu ĉi projekto, en novembro 2017.

Nuntempe

  • 2022/09: ni esploras la diversajn ilojn por tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozo (specife por Windows 11, sed ne nur). Ĉapeliloj – projekta paĝo.

Iloj kiujn mi uzas kaj rekomendas

  • Alt-kodoj por specialaj signoj kaj simboloj
  • Ĉapelitaj literoj? Por Vindozo? Tajpi! Por Firefox? Ektajpu!
  • Klavaro por nekutimaj literoj? Lingvo.org/klavaro
  • LanguageTool (Lingvoilo) – literuma kaj gramatika kontrolilo. La teamo provas konstante plibonigi la korektilojn. Se vi iam rimarkas, ke la ilo ne povas rekoni certajn eraro-specojn, kontaktu pri tio Robin van der Vliet. Robin kunlaboras pri LanguageTool ekde 2018. Robin aldonis multajn novajn regulojn, kaj ankaŭ korektis multajn erarojn.
  • Mallonge.net – URL-mallongigilo
  • Telegram – tujmesaĝilo kiu ekzistas tute en Esperanto
  • Unikoda konvertilo – konvertu tekstojn de kaj al Unikodo, X-oj, H-sistemo ktp.

Mi invitas vin esplori jenajn retejojn

Rekomendoj laŭ operaciumo

Elektu operaciumon por trovi informojn kaj konsilojn por la sistemo kiun vi uzas: