Ĉapeliloj por Windows

Senkategoria
Laŭ mi, unu el defioj de ni esperantistoj (de UEA?) estas zorgi pri tio, ke ĉiu povu en komputilo facile tajpi ĉapelitajn literojn. Enkonduko Microsoft ial "ne ŝatas Esperanton" kaj tio malhelpas. Esperantaj fakuloj/spertuloj kiujn mi alparolas, kutime uzas Linukson. Ordinaraj esperantistoj tamen uzas Vindozon (kaj kelkaj Mac OS). Linukso-uzantoj ĝenerale facile mem elturniĝas; mi celas per mia Komputeko-retejo doni rekomendojn al homoj kiuj malspertas pri uzado de komputiloj... Tajpi Ekzistis bona solvo/programeto por Vindozo: Tajpi. Feliĉe ĝi plu funkcias ankaŭ per la lasta versio de Windows 11 - 64 bit. Klarigoj pri Tajpi en la Komputeko-pliejo. Sed la problemo estas ke ĝia kreinto Thomas James ne volas (tro multe) okupiĝi pri ĝia ĝisdatigado. La instaldosiero datas de 2016... Iam pro tio verŝajne ekestos problemo por uzi ĉi tiun ĉapelilon.…
Legi pli