Kurso pri programado en Esperanto

Martin Rue sciigas en Facebook:

Pasintsemajne mi donis al mi novan defion. Mi decidis krei malgrandan kurson pri programado por tutkomencantoj… en Esperanto.

Post 5 horoj de registrado, la kurso nun haveblas! Lerni kiel priparoli programadon en Esperanto vere estis defio por mi, sed estis malgrandigita defio danke al Komputeko.

Mia parolado ne estas perfekta, sed nu, ankaŭ en la angla ĝi ne estas perfekta, kaj perfekta estas la malamiko de finita, ĉu? 🙂

Mi esperas, ke tiuj homoj, kiuj interesiĝas pri programado lernos ion kaj ĝuos la kurson. 🙌

Jen la ligilo al la serio: https://www.youtube.com/playlist?list=PLLcWlBThjQPyrDDy3UIW8Zo0yreJWyfAp

Respondi