Konvencioj

Jen kelkaj konvencioj, rekomendoj kaj priatentindaĵoj, interalie por provlegantoj de Eldonejo Libera.

Redaktas Lode kaj Yves.

Mallongigoj

  • akuzativo ĉe nomoj: “Klara ne amis Filip-on”
  • plenplena, fojfoje : sen streketoj
  • gastoĉambro : kun ‘o’, pli facile prononceblas
  • la” ĉe horoj: “Estis la deka kaj duono…”
  • pli bone firmao ol firmo (pro kolizio kun ‘firma’
  • sama/ankaŭ : same (adverbo) signifas ankaŭ “sammaniere”, do povas esti uzata kiel “ankaŭ”; mi sekvis la stilon de la aŭtoro; sed tamen ie-tie ŝanĝis al “ankaŭ”; foje por varii
  • EN + akuzativo de direkto, ekz. “li iras en la konstruaĵon” kaj “li iras al la konstruaĵo”, la dua ne implicas ke li ankaŭ efektive eniras. 
    Pri urboj: “Li iras al Lieĝo”, “li iras en Lieĝon”; la dua estas iom arkaika, sed mi emas sekvi la stilon de la aŭtoro
  • “la sola ilia infano” slavismo, sed ne erara – mi sekvis la aŭtoron ĉar tio pli variigis la librojn de diversdevenaj aŭtoroj; se ĉiuj verkas same, estas enuige
  • “la plej ŝatata ŝia urseto” simile
  • “15-jara” ne estas uzata en literaturo; en literaturo oni skribas la nombrojn plene, do “dekkvinjara” krom kompreneble foje jaroj kiel 1978 😉
  • spacoj ĉe ciferoj: 1000 – 10 000 – 100 000