Ĉapeliloj por Windows

Laŭ mi, unu el defioj de ni esperantistoj (de UEA?) estas zorgi pri tio, ke ĉiu povu en komputilo facile tajpi ĉapelitajn literojn.

Enkonduko

Microsoft ial “ne ŝatas Esperanton” kaj tio malhelpas. Esperantaj fakuloj/spertuloj kiujn mi alparolas, kutime uzas Linukson. Ordinaraj esperantistoj tamen uzas Vindozon (kaj kelkaj Mac OS). Linukso-uzantoj ĝenerale facile mem elturniĝas; mi celas per mia Komputeko-retejo doni rekomendojn al homoj kiuj malspertas pri uzado de komputiloj…

Tajpi

Ekzistis bona solvo/programeto por Vindozo: Tajpi. Feliĉe ĝi plu funkcias ankaŭ per la lasta versio de Windows 11 – 64 bit. Klarigoj pri Tajpi en la Komputeko-pliejo. Sed la problemo estas ke ĝia kreinto Thomas James ne volas (tro multe) okupiĝi pri ĝia ĝisdatigado. La instaldosiero datas de 2016… Iam pro tio verŝajne ekestos problemo por uzi ĉi tiun ĉapelilon.

Mi do volas lanĉi laborgrupon kiu esploras la diversajn ekzistantajn ilojn kaj eble eĉ kreus novan Tajpi-similan ĉapelilon. Thomas volonte helpos nin. Mi lin citas:

Bedaŭrinde mi ne havas sufiĉe da tempo por prilabori Tajpi-on nuntempe. Tamen mi certe volontas oferi sugestojn aŭ ĝeneralajn konsilojn pri estontaj prilaboroj, ŝanĝoj aŭ reverkoj. Tajpi estis farita per sufiĉe malnova kaj subkvalita programlingvo (VB6) kaj certe helpus ĝin tuta reverko per pli bona lingvo. Tio kompreneble estas sufiĉe granda entrepreno, por kiu mi certe ne havas la tempon.

Gravas proponi facilan kaj kompletan solvon; esperantistoj ofte bezonas tajpi ekzemple la signojn É ł ñ ß.

Teamo

  • Yves Nevelsteen kunordigas
  • Gregorio Jekel helpas pri serĉado de bona(j) solvo(j)

Respondi