Kronvirusa frazaro

Parto 1: retkunvenoj

En la ĉi-suba artikolo mi rakontas pri Esperantujo dum la kronvirusa pandemio. Aperis multaj novaj konceptoj kaj esperantistoj ne ĉiam bone scias kiel ilin esprimi. Espereble ĉi tiu artikolo, en kiu mi uzis multajn tiajn vortojn, helpas. Jen unua epizodo pri retkunvenoj.

Pro la kronvirusa trudizoliĝo, esperantistoj dum la somero de 2020 nur povis partopreni retkunvenojn. Esperantistoj feliĉe rapide adaptiĝis al ĉi tiu “nova realeco” kaj lanĉis mirinde multajn iniciatojn! Virtuale kunveni oni kutime faras per ZoomJitsi. Pluraj organizantoj opinias, ke Zoom plej taŭgas por tio. Belga esperantisto donacis Zoom-jarabonon; ni interalie uzas ĝin por ĉiusemajnaj retkunvenoj de la lokaj grupoj en Antverpeno kaj Bruselo. Zoom tamen estas ne-libera, fermitfonta programo de ĉina firmao kiun ne ĉiuj fidas pro “datumprotektaj kialoj”.

La bezono virtualigi kunvenojn ebligis krei ion tute novan: trimonatan festivalon MondaFest’, kadre de kiu okazas granda nombro de variaj Esperanto-aranĝoj. Ĝia kulmino estos unusemajna Virtuala Kongreso, kun pluraj popularaj tradiciaj elementoj de la UK, tamen en nova virtuala vesto. Kredeble tiuj ideoj kaj kapabloj restos ankaŭ estonte, kiam denove eblos ankaŭ ĉeestaj kunvenoj, eble en la formo de hibrida kongreso.

Esperantistoj kiel retkolibroj flugas dum la pandemio de unu reta evento al la aliaj. Superrigardo de Esperantaj eventoj aperas en la eventa retejo Eventa Servo. Ĝia programisto adaptis ĝin al la nova realeco. La defaŭlta vido de la retejo estis ŝanĝita de Kartaro al Kalendaro. Eventoj estas tie listigitaj laŭ komencaj tago kaj horo. Eblas nun ĉe evento indiki, ke ĝi estas reta. Gravas tiurilate la horzonoj. Evento en Eventa Servo povas okazi en specifa loko aŭ en elektita horzono: loka aŭ UTC (Universala Tempo Kunordigita, UTK) por internacia evento. Ĉe evento estas montrataj kaj la horoj kiujn indikis ĝia organizanto kaj la lokaj horoj por la vizitanto de la paĝo. Tre praktike! Multaj homoj ne scias, ke eventojn en Eventa Servo ofte ne necesas krei de nulo. Por ŝpari tempon, eblas duobligi ekzistantan eventon. Tiam estas transprenataj ĉiuj informoj pri evento; sufiĉas ŝanĝi la daton kaj priskribon.

IJK kaj SES estas ekzemploj de renkontiĝoj kiuj ĉi-jare okazis virtuale. Tiucele E@I kreis la retan platformon Retevent. En ĉi tiu platformo oni montris miajn prezentojn pri Telegram kaj Eventa Servo. Poste mi realtempe respondis demandojn per en vidbabilejoj per la retkunvena programo Jitsi. Agrabla surprizo estis, ke Matthieu de E@I sukcesis ĝin esperantigi. Pluraj homoj kontribuis dum SES per spektaĵo; foje estis realtempa prezento, sed ofte prelegantoj preferis antaŭregistri filmeton, ĉar tiun eblas munti. Partoprenantoj de SES inter si precipe komunikis per Telegram. Dum mi verkas ĉi tiun tekston, la Telegram-grupo de SES havas 184 membrojn; 4 inter ili estas enretaj. Supre de la SES-babilejo aperas fiksita mesaĝo kun ligilo al la SES-helpocentro. Kiam vi alklakas ĉi tiun ligilon, malfermiĝas ŝprucfenestro kiu ebligas vin aliĝi al tiu aparta grupo. Al grupo aŭ kanalo eblas ankaŭ aliĝi per invitligilo. Iuj homoj dumsemajne laboras kaj do ne povas partopreni videorenkontiĝon antaŭ la 18a. Plejofte ili tamen estas kontakteblaj skribe.

Parto 2: retbabilado kaj filmetoj

En la ĉi-suba artikolo mi rakontas pri Esperantujo dum la kronvirusa pandemio. Aperis multaj novaj konceptoj kaj esperantistoj ne ĉiam bone scias kiel ilin esprimi. Espereble ĉi tiu artikolo, en kiu mi uzis multajn tiajn vortojn, helpas. Jen dua epizodo pri retbabilado kaj aŭdvidaĵoj.

Esperantistoj ofte preferas Telegram anstataŭ la mesaĝilon de FejsbukoVacapo, ĉar la nuba tujmesaĝilo Telegram pli bone respektas privatecon kaj flue sinkronigas viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj. Robin van der Vliet kreis la retejon https://telegramo.org/ kie eblas elŝuti ĝin por pluraj operaciumoj. Estas tie proponataj kelkaj Esperantaj glumarkaroj uzeblaj en Telegram. Ĉu vi jam scias, ke Telegram estas 100% esperantigita? Por ŝanĝi la lingvon de ĝia interfaco, alkalku ĉi-tie. Traduki ĝin daŭris pli ol du jarojn, ne nur ĉar troviĝas ege multaj frazoj en la tradukejo, sed ankaŭ, ĉar estis multaj novaj konceptoj kiuj ne aperas en vortaroj. Eblas per Telegram retbabili, telefonvoki kaj sendi filmetojn, sed provizore ne videovoki. Por tio esperantistoj kutime uzas Zoom aŭ Jitsi. La antverpena grupo La Verda Stelo ekzemple kunlaboris kun londona Esperantogrupo por ĉiuvendrede fari realtempan prelegon. Ĝin ĉeestis foje ĝis 50 homoj kaj malgraŭ la fizika distanco la tuto estis tre viva! Pli kaj pli ofte organizantoj de tiaj retkunvenoj registras virtualajn prelegojn kaj ilin konigas poste per Jutubo.

Multaj esperantistoj lernis kiel registri filmeton. Federico Gobbo iĝis jutubisto kaj kreis 64-epizodan videoserion, kiu priskribas lian ĉiutagan vivon en Amsterdamo pli-mapli ekde la estiĝo de la printempo 2020 ĝis ĝia fino. Ĉar estas nova sperto, multaj esperantistoj preferas antaŭregistri filmeton, ĉar per tiucela videoredaktilo eblas fortranĉi partojn kiuj malplaĉas, reregistri ktp. TEJO kolektis videorakontojn pri spertoj de esperantistoj tra la mondo rilate al KOVIM-19. La scienca blogo Scivolemo komencis per sia Jutubo-kanalo disvastigi tradukitajn sciencajn filmetojn kun liberaj permesiloj. Ili estas tre spektindaj!

La Germana Esperanto-Biblioteko Aalen enmetis en sia aŭskultejo kelkajn sonlibrojn en Esperanto (interalie, fabelojn de Andersen kaj de fratoj Grimm, voĉlegitajn de Stano Marček). En ĝi aperas ankaŭ printeblaj kaj projekcieblaj kantotekstoj. Sara Spanò voĉlegis rakontojn el la lasta verko de Júlia Sigmond, la rakontkolekto “90”. Tiu ĉi ludlisto reprezentas omaĝon al ŝi, en la jaro de ŝia tre bedaŭrinda forpaso. La iniciato okazas en la kadro de MondaFest’. Sara petas mencii tion okaze de diskonigo per Tvitero, ankaŭ per la kradvorto #mondafest2020. Menciindas ankaŭ, ke UEA pretigas voĉlegitajn numerojn de la revuo Esperanto — por vidhandikapitoj. La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj kaj eventuale estas uzeblaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto. Vi bezonas ensaluti por aŭskulti la sondosierojn.

Por legemuloj, Eldonejo Libera senpagigis dum la pandemio la elŝutadon de bitlibroj. Similan decidon prenis la magazino Monato; en la elŝutejo de Monato oni povis senpage elŝuti la tri lastajn numerojn en la dosierformo PDF (por grandaj ekranoj), en ePub kaj Mobipocket (por poŝtelefonoj kaj librolegiloj). En Bitarkivo vi trovos retan arkivon de bitigitaj revuoj kaj libroj. Ili planas poste aldoni kolekton de podkastoj. Por povi daŭrigi la laboron pri Esperanta arkivado, ili invitas al donacado. BitArkivo estas unu el la projektoj subtenindaj ĉe la Fonduso Instigo. Donaci eblas per la monkolekta retejo Liberapay.

La ebloj virtuale esperantumi estas do vastaj. Se tamen vi preferas paperajn librojn, vortarojn, muzikdiskojnviddiskojn, eblas ilin mendi per la retbutiko de UEA kaj Flandra Esperanto-Ligo.