Enkonduko
ĈI TIU PAĜO ESTAS MALNETO
En Vikipedio aperas listo de Esperantigitaj programoj. Tamen ne ĉiuj estas same bone tradukitaj kaj multaj tradukoj ne estas ĝisdataj. Jen provo doni superrigardon de tradukitaj programoj kun komentoj de la Komputeko-teamo.
The Translation Project (the TP, for short) aims to get maintainers and translators of free (open-source) software packages together, so that most computer programs gradually become able to speak many languages. http://translationproject.org/html/welcome.html Esperanto-tradukantoj http://translationproject.org/team/eo.html
Listo de Esperantaj kodprojektoj: https://github.com/Esperanto/projektoj
- Enkonduko
- Amikumu
- BeWelcome
- Canva
- Diaspora
- Delta Chat
- Django
- DuckDuckGo
- Framasoft
- Firefox
- Fluent Terminal
- GIMP
- GitLab
- Gnome
- GPSies
- Gramps-project
- Haiku-OS
- Hotel Duolingo
- Jitsi Meet
- Kimai
- Liberapay
- LibreOffice / Apache OpenOffice
- Atentu pri la diferenco
- Pretas versio 7.0 de LibreOffice – oktobro 2020
- Estas adaptita Komputeko por fonto LibreOffice
- Ĉu multaj homoj uzaj LibreOffice en Esperanto?
- Lichess
- Loomio
- Maptiler
- Mastodon
- Notepad++
- OpenShot Video Editor
- Open Street Map
- Roundcube webmail project
- Simple Machines blog
- Scribus
- Signal
- Telegram
- Stato marto 2O2O
- Ubuntu
- Ultramon
- Vikipedio – aplikaĵoj por porteblaj aparatoj
- Aplikaĵo por iOS
- VKontakte
- WordPress
- WordPress.org
- WordPress.org kromprogramoj en Esperanto
- WordPress.org-etosoj en Esperanto
- WordPress.com
- XFCE
- 7-zip
- Ne tradukitaj programoj
- Google Documents, Spreadsheets ktp
Amikumu
Retejo Tradukejo Ĉefe tradukas ĝin Evildea kaj Chuck Smith.
Lingve konektiĝu apude per tiu ĉi aplikaĵo. Chuck Smith kunlaboras kun Komputeko kaj 99,9% ni konsentas pri tradukoj.
BeWelcome
BeWelcome estas pri renkonti aliajn homojn, ĝi similas al Pasporta Servo. Vi povas per la retejo renkonti homojn virtuale aŭ vizaĝe.
Iam fintradukis ĝin al Esperanto Lars Sözüer. La traduko ne plu estas kompleta; estas intertempe multaj ŝanĝoj kaj aldonoj.
Canva
Canva (https://www.canva.com/) estas senpaga reta ilo, kiun oni povas uzi por fari belajn reklamafiŝojn rapide. Ĉiu Esperantisto devus lerni kiel uzi ĝin por pli bone konigi siajn aferojn.
Diaspora
Socia retejo malpli konata, sed tamen tradukita al Esperanto de Daniel Grippi. Lasta ĝisdatigo okazis en 2013.
Delta Chat
Benulo en Telegram tradukas Delta Chat kaj serĉas esperantistojn por starigi e-grupon tie. Mia ideo estas uzi ĝin komuniki kun esperantistoj en Kubo. Ĝi estas mesaĝilo kiu funkcias per retpoŝto. En Kubo la interreto estas terure multekosta, kaj tie la kosto uzi retpoŝton estas 5x malpli. Ĝi ankaŭ funkcias kontraŭ cenzurado de la interreto en landoj kvazaŭ Irano, kie mi ne povas uzi Telegramon sen retperanto, kaj tiu malfacilas.
Django
Retejo Tradukejo feb 2019: 100% tradukita al EO
Django is a high-level Python Web framework that encourages rapid development and clean, pragmatic design. Built by experienced developers, it takes care of much of the hassle of Web development, so you can focus on writing your app without needing to reinvent the wheel. It’s free and open source.
100% tradukita al Esperanto
DuckDuckGo
Retejo Tradukejo Nova: baldaŭ pere de GitHub
Tre uzinda programo por pli rapide retumi uzante tiel nomatajn krisignojn. Ekzistas tiaj krisignoj ekzemple por PIV: !piv – Reta Vortaro: !revo – Komputeko:!komputeko – Vikipedio EO: !weo – Vikipedio NL: !wnl Tradukas ĝin precipe Yves Nevelsteen kaj anonimuloj. La tradukejo ebligas serĉadon. Se do iam ie aperus eraro, eblas ĝin tre rapide korekti.
Estas multaj kialoj ne uzi Facebook. Sed se vi tamen uzas ĝin, mi rekomendas ke vi uzu ĝin en Esperanto! Okupiĝas pri la Esperantigo precipe Yves Nevelsteen, Nguyễn Hoàng, Lu Wunsch-Rolshoven, Paŭl Peeraerts, Keith Bowes kaj Aleks André. Se vi volas helpi pri tradukado aŭ provlegado de la tradukoj, bv.tralegi tiun ĉi retpaĝon.
Framasoft
Oni ektradukis la ĉefan repaĝon de #Framasoft (https://tcit.frama.io/accueil/eo/ ), la neprofita organizo kiu faciligas uzadon de liberaj retservoj (ekz. Nextcloud, formiloj, kunlabora redaktilo, …).
https://contribateliers.frama.io/contribute/en_US/guides/translate-framasoft
Robin feb 2019: La Akademion kontaktis grupo de francaj esperantistoj tradukantaj la retejon framasoft.org/en, kiu temas pri libera programaro. Ili demandis nin pri komuna cerbumado pri fakaj terminoj rilataj al libera programaro. En nia diskuto pri la temo leviĝis la ideo plusendi ilin al Komputeko.
Firefox
Eduardo Trápani administras la tradukadon al Esperanto. Li pri tio jam okupiĝas dum multaj jaroj kaj li uzas Komputekon por la tradukado. Pri kelkaj vortoj ni ne konsentas; Eduardo ekzemple ne uzas “defaŭlta”. Nuntempe – almenaŭ laŭ mia sperto – Firefox funkcias pli bone kaj pli rapide ol aliaj retumiloj kiel Google Chrome kaj Safari. Tamen, se vi uzas Firefox, mi rekomendas malpermesi kolekti datumojn. Por agordi tion:
- en la adresbreto devia retumilo entajpu about:preferences kaj iru al Privateco kaj sekureco.
- malŝaltu la ĉi-subajn du opciojn:

Fluent Terminal
Tradukis ĝin en julio 2020 Augusto Fornitani – Telegram: t.me/ahfornitani
Rapida kaj plumpeza terminalsimulilo, bazita sur teknologioj retaj kaj de UWP. Ĝi ebligas komfortan manieron uzi ŝelojn kiel Powershell, CMD, WSL kaj cetere – per langetoj, etosoj, akomodeblaj fulmoklavoj kaj multe pli. Fluent Terminal estas libera programaro, eldonita sub permesilo GPLv3.
GIMP
Retejo GIMP (angle: GNU ImageManipulation Program) estas libera redaktilo por rastrumera grafiko. Parte estas subtenata vektora grafiko. Malklaras kiu tradukis ĝin al Esperanto. Ĝi nur estas parte tradukita.
GitLab
Retejo Tradukejo Rekta ligilo al EO-tradukoj Stato 201907: 9% tradukita
Traduko ekzistas, sed ” This feature is experimental and translations are not complete yet”. Eblas elekti Esperanton ĉe https://gitlab.com/profile/preferences
Gnome
Retejo Tradukejo
GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj. Kunordigas la tradukon al Esperanto JacobNordfalk. En la somero de 2018 aliĝis al la tradukskipo Carmen Bianca Bakker. Ŝia celo estas, ke la kerno de GNOME (ĝiaj plej gravaj bibliotekoj kaj aplikaĵoj) estu tradukita antaŭ la 14-a de marto 2019, kiam eldoniĝas GNOME 3.32. Temas pri preskaŭ 44 000 tradukeblaj linioj entute, sed nun estas tradukitaj pli-malpli 31 000 el ili, do la fino videblas.
31/03/2019: Kelkaj homoj multe laboris pri tradukado de GNOME al Esperanto. Bedaŭrinde ili ne sukcesis pasi la limon de 80% por akiri la oficialan staton ke GNOME estas tradukita al Esperanto. La tradukskipo maltrafis tiun limon nur per 2 aŭ 3 elcentoj https://help.gnome.org/misc/release-notes/3.32/i18n.html.en
GPSies
Tradukis/as ĝin Jessica el Berlino.
Gramps-project
Genealogia programaro https://gramps-project.org/
Robin: Estas tre bona programo por tio. Ĝi estas malfermitkoda kaj havas multegajn funkciojn. Ĝi havas esperantan tradukon, sed ĝi estas polurinda. Antaŭ iom da tempo mi riparis kaj koherigis multajn aferojn en ĝi, sed ĝi daŭre estas polurinda
Haiku-OS
Hajku estas mastrumilo rekreita kiel libera malfermita BeOS.
Tradukas ĝin @eteveto @Lutrulo kaj @jadedctrl (Telegram-ligiloj).
Stato 25 majo 2020: 7181 de 18 603 ĉenoj tradukitaj.
Hotel Duolingo
Hotel Duolingo estas mallonga horora-videoluda sperto, kiu antaŭsciigas la ludanton pri tio, kio okazos se tiu forgesos fari sian ĉiutagan Duolingan lecionon. Disponebla nur por Vindozo.
EVOLUIGANTOJ:
- Desegnisto, Programisto, Soninĝeniero kaj Karaktera Artisto: Richard Delamore
- Nivela Desegnisto kaj Media Artisto: Joshua Freeman
Jitsi Meet
Retejo Tradukejo
Matthieu tradukis Jitsi. Ekde julio 2020 ĝi estas disponebla en Esperanto. Bedaŭrinde ili ne havas tradukejon (aŭ ŝajne havis, sed ĝi ne funkcias de monatoj), do mi devis permane redakti JSON-dosieron. Kaj daŭris 2 monatojn, ĝis ili akceptis mian puŝ-peton en GitHub. https://github.com/jitsi/jitsi-meet/blob/master/lang/main-eo.json
La traduko estas provleginda. Mi ne konsentas kun jenaj du aferoj:
- video-konferenco: “konferenco” laŭ PIV estas “Renkontiĝo de kompetentuloj, kiuj interkonsiliĝas pri kelkaj difinitaj gravaj aferoj (diplomatia, jura, scienca k.a.)”. Pli bone estus paroli pri videokunveno.
- ensaluti kun Google -> per Google
- per unu klako -> per unu alklako (“klaki” estas ne transitiva verbo)
Kimai
Kimai estas senpaga libera ilo, kiu ebligas al vi registri viajn laborhorojn. Kun ĝi por vi pli klaras, kiom da tempo vi bezonas por fari viajn taskojn.
Nun la programo estas en 22 lingvoj, kaj dank’ al [email protected], inter ili estas ankaŭ Esperanto. La programon tradukis Sonja Zaretskaia kaj kontrolis KuboF Hromoslav . Kaj ĉar Kimai mem dependas ke pluraj aliaj programoj, por plena Esperantigo ni tradukis ankaŭ Select2 (jam akceptita) kaj FullCalendar (dume atendas).
Liberapay
Majo 2020: la traduko al Esperanto estas bona kaj 100%. Vanege tradukis. Yves Nevelsteen provlegis kaj korektis.
Liberapay estas neprofitcela organizo fondita en Francio, kiu provizas platformon por mono-donacado al teamoj, organizoj kaj unuopuloj. Ĝi estis lanĉita la 3-an de februaro 2016. La servo ne havas uzokostojn, krom tiuj postulataj de la pago-pritraktantoj, kaj financas sian propran agadon per donacoj pritraktataj per la servo mem. Liberapay estas disponebla en Esperanto kaj estas uzata de kelkaj esperantistoj, ekzemple de Bertilo Wennergren kaj de la Fonduso Instigo.
LibreOffice / Apache OpenOffice
Retejo Tradukejo Elŝutejo Vikio
LibreOffice estas libera oficeja programaro por Vindozo, Makintoŝo kaj Linukso, kiu donas al vi ses utilajn aplikaĵojn por ĉiuj viaj bezonoj por verki kaj redakti dokumentojn: Writer, Calc, Impress, Draw, Math kaj Base. Ĝia Esperanta traduko baziĝas sur tiu de OpenOffice.org. De tiu originala tradukskipo, Donald Rogers ankoraŭ regule okupiĝas pri la tradukado.
Atentu pri la diferenco
OpenOffice.org estas la retejo de Apache OpenOffice (AOO), ne OpenOffice.org (OOo). AOO ne estas disponebla en Esperanto. OOo (kiu ne plu ekzistas) estis disponebla en Esperanto. Kaj LibreOffice kaj AOO estas daŭrigoj de OOo. Estas konfuze, ke Apache OpenOffice (AOO) uzas la domajnon openoffice.org, kaj ke OpenOffice.org (OOo) entute ne plu havas retejon
Pretas versio 7.0 de LibreOffice – oktobro 2020
Donaldo sciigas:
LibreOffice 7.0 alvenis. Ĝi havas multajn novajn funkciojn kaj
plibonigojn. The Document Foundation, kiu gvidas la evoluigadon de la
programaro, diras ke LibreOffice estas “nova, grava eldono kun signifaj
novaj funkcioj”. Ili prezentas la novan eldonon ĉe:
https://www.omgubuntu.co.uk/2020/08/libreoffice-7-0-released-this-is-whats-new
Por la sekva versio oni kreis multajn novajn tekstojn por la ŝpruchelpiloj. Milojn da ili. Do ni bezonas pluajn laborantojn por la esperanta versio de LibreOffice. Se vi povas helpi pri la esperantigo, iru al eo.libreoffice.org por informo. Multo restas tradukota en LibreOffice helpo – master
Nia retejo eo.libreoffice.org ankaŭ bezonas ĝisdatigon. Se vi konas esperantiston kiu eble povos helpi, bonvolu informi tiun pri nia peto.
Ni nun uzas je Weblate por la tradukado:
https://translations.documentfoundation.org/languages/eo/
Estas adaptita Komputeko por fonto LibreOffice
Robin van der Vliet kaj mi nuntempe pretigas novan version de la Komputeko-retejo. Robin ĵus ligis la fonton LibreOffice kun la tradukretejo; mi pensas ke povas tio tre helpi la traduklaboro. Alklaku foje tie: https://komputeko.net/#window%20manager
Ĉu multaj homoj uzaj LibreOffice en Esperanto?
Respondoj: iom simile kiel la araba, iom malpli ol la turka aŭ la korea, iom pli ol la taja, la hinda, la vjetnama, la indonezia! Fonto: ĉe la distribuaĵo @debian (GNU+Linux) ekzistas populareca sistemo, kaj jen la instalaĵoj de lingvaj parametroj por @libreoffice! (Aleks André)

Lichess
Lichess estas senpaga (vere), libera, ne-reklamoj, malferma-kodo ŝaka servilo. Esperantistoj uzas ĝin por okazigi ŝakturnirojn. Aperis pri tio artikolo en Libera Folio.
Aktiva tradukanto de Lichess estas Javier Ramos. Ĉe https://crowdin.com/project/lichess/reports aperas plena listo de tradukantoj (stato majo 2020).
Ĝis nun la retejo estas je 60% kaj ĝi havas relative bonan lingvan nivelon (kvankam erar(et)oj estas). La plej gravaj partoj estas preskaŭ fintradukitaj (100% kaj 98%). La plej grava tasko nun estas voĉdoni por la plej bonaj tradukoj (kio plifaciligus oficialigon de la traduko). Nun Esperanto havas nur 1% da aprobitaj tradukoj. (majo 2020 – fonto)
Loomio
Tradukis Joop Kiefte; supozeble estas ĝisdatigenda.
Estas konsento-platformo. Estas esence kiel forumo kun indikilo pri kiom da konsento estas por iu poziciola celo estas atingi plenan subtenon por bone pripensitaj proponoj, anstataŭ voĉdoni pri malbone elpensitaj aferoj.
Maptiler
Retejo Tradukejo
https://openmaptiles.org
Mastodon
Retejo Tradukejo
Vanege komencis la traduklaboron. Nun pluraj homoj prilaboras ĝin, kaj ĝi ne plu estas tute kohera.
Mastodon estas senpaga socia reto de blogetado. Uzantoj povas sendi mesaĝojn, kaj sekvi aliajn uzantojn por rekte ricevi iliajn mesaĝojn. La plej fama servo de blogetado estas Twitter, sed Mastodon malsamas de ĝi per teknologio kaj intenco. Mastodon estas sencentra, kaj malfermitkoda, kaj donas multajn funkciojn por plibonigi la sperton de uzantoj.
Notepad++
Notepad++ estas senpaga tekstoredaktilo por Vindozo .Danke al la facileco kaj riĉeco de ĝiaj funkcioj, oni povas uzi ĝin por multajceloj, sed ĝi estas kreita ĉefe por programado (ĝi rekonas ĉiujn plej konatajn programlingvojn kaj multajn aliajn). Notepad++ enhavas multajn funkciojn, kiuj helpas dum legado kaj redaktado de tekstdosieroj, inter kiuj estas la ebleco malfermi multajn dokumentojn samtempe, tuta menuo kun opcioj por signarkodoj (unikodaj kaj regionaj), tre povaj funkcioj pri serĉado; aliaj funkcioj estas tre utilaj por redaktado de fontkodo,ekzemple rekono kaj kolorigo je ŝlosilvortoj, evidentigo je krampoj, aŭtomataj krommargenoj, kreado/rekono de nova programlingvo, rekono de funkcioj (C++)ktp. Kvankam kreita ĉefe por programado, eblas facile personigi ĝin laŭ oniagusto aŭ bezonoj. La funkcioj estas ofte plimultigitaj je novaj versioj, aldonela programo permesas la kreadon kaj instalon de kromaĵoj. 2018/08/07: 643tradukendaj teksteroj. Tradukis ĝin siatempe Francesco Costanzo.
Lasta ĝisdatigo: la 9an de majo 2014, v6.6.2 Esperanto ne estas havebla kiel lingvo de la instalilo:

Tamen, post kiam vi instalis ĝin, ĉe la agordoj eblas elekti Esperanton kiel lingvon de la interfaco:

OpenShot Video Editor
OpenShotVideo Editor is a free, open-source, non-linear video editor. It can create and edit videos and movies using many popular video, audio, and image formats. Create videos for YouTube, Flickr, Vimeo, Metacafe, Xbox, and many more common formats! Tradukoj ekzistas nur en la nederlanda, la franca, la germana kaj Esperanto.
Open Street Map
Okupiĝas pri la esperantigo Robin van der Vliet. [30.07.20 11:38] https://www.openstreetmap.org/ Supre estas butono “Redakti”. Tio estas la plej ofta maniero por redakti. Mi mem uzas ĉi tiun ilon https://josm.openstreetmap.de/, sed ĝi estas pli malsimpla.
Jen du retejoj kiuj uzas ĝin en Esperanto:
29/7/2020: Robin unuecigis landonomojn al -io. Aperas tamen ankoraŭ miksite nun. La mondo estas grandega, do la mapo ankaŭ. Daŭras tre longe por rekrei la datumbazon, tial oni malofte faras tion.
Ankaŭ Google Maps subtenas Esperanton. Iam ekzistis Google Map Maker. Per ĝi oni povis proponi ŝanĝojn al Google Maps, kaj la proponoj estis tre ofte rapide akceptitaj. Robin atingis certan rangon tiam, ke mi povas senatende fari ŝanĝojn al la mapo. Oni fermis la servon, ĉar iu faris vandalaĵojn sur la mapo.
Roundcube webmail project
This project is a free and open source webmail solution with a desktop-like userinterface which is easy to install/configure and that runs on a standard LAMPPserver. The skins use the latest web standards to render a functional andcustomizable UI. Roundcube includes other sophisticated open-source librariessuch as PEAR, an IMAP libraryderivedf rom IlohaMail the TinyMCE rich texteditor, Googiespell libraryfor spell checking or the HTML5-PHP sanitizer by Masterminds.
2018/08/07: 28% tradukita al Esperanto.
Simple Machines blog
Programaro por blogo, interalie uzata de la UEA-blogo.
Scribus
Liberakaj malfermkoda programaro por perkomputila eldonado komparebla kun komercaprogramaro kiel Adobe PageMaker, QuarkXPress kaj Adobe InDesign. Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso, Unikso kaj eĉ OS/2. Scribus fleksebligas enpaĝigadon kaj kompostadon. Per ĝi eblas krei profesiajn prespretajn dosierojn. Ankaŭ eblas per Scribus krei movbildojn kaj interagajn PDF-dokumentojn kaj formularojn. Ekzistas Scribus ankaŭ en Esperanto, inkluzive de versio 1.4.5. Pier Luigi Cinquantini el Italio kunordigas la esperantigadon. Sed eblas mem kontribui, kreante konton ĉe Transifex.
Signal
Signal estas poŝtelefona aplikaĵo por ĉifrata tujmesaĝado kaj telefonado por Android kaj iOS. Ĝi uzas Interreton por sendado de la mesaĝoj, kiuj povas enhavi bildojn aŭ videojn, kaj por telefonado inter ĝuste du telefonoj, ĉio kovrita per fin-al-fina ĉifrado. Ĝi uzas kutimajn telefonnumerojn kiel identigiloj de la uzantoj kaj ĝi enhavas meĥanismojn por verigi la identecon de la kunkomunikantoj.
Signal estas evoluata de kompanio Open Whisper Systems. La klienta programo estas eldonita sub licenco GNU GPL, la servila programo estas eldonita sub GNU AGPL.
Telegram
Telegram estas simpla senpaga mesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por voki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon. Ekzistas multaj grupoj, per kiuj esperantistoj povas paroli pri diversaj temoj.
Ĉiu povas helpi pri la tradukado al Esperanto, sed Robin van der Vliet estas la sola aprobanto de la tradukproponoj.
Stato marto 2O2O
Yves Nevelsteen kaj Robin van der Vliet celas traduki Telegram 100% ĝis la fino de 2020. Jam estas tradukita 77% de la interfaco. Poste ni provos ankaŭ aldoni Esperanton kiel unu el la lingvoj en la oficiala retejo www.telegram.org
Ubuntu
Ubuntu estas operaciumo lanĉita en 2004[3] kaj bazita sur Debiano. Laste oni okupiĝis pri ĝia esperantigo en 2016, do ĝi ne plu estas tre ĝisdata.
Ultramon
Roel Haverman uzas la programon UltraMon por subteni la plurekranan aranĝon de sia Vindoza komputilo. Li tradukis Ultramon al Esperanto. Legu pri tio en lia Ipernity-paĝo.

Vikipedio – aplikaĵoj por porteblaj aparatoj
Aplikaĵo por iOS
Tradukas Yves Nevelsteen.
VKontakte
[email protected] Ilja Gnusarev el Rusio en januaro 2017 tradukis ĝin al Esperanto. Artikolo pri tio aperis en la blogo de [email protected].
Aperis interesa artikolo pri la traduklaboro de VKontakte en Ponto. Laŭ tiu artikolo, la nuna (junio 2020) teamo konsistas el 3 homoj: Aleksandr Osipov, Denis Bron (u. Siktivkaro) kaj Kirill Noviĉenko (u. Sankt-Peterburgo). Se iu deziras aliĝi, turnu vin al Kirill Noviĉenko: — http://vk.com/id672004
WordPress
Legu ĉi tie pri la diferenco inter WordPress.org kaj WordPress.com
WordPress.org
WordPress.org estas tradukita en tri malsamaj lokoj; tre konfuzas tio!
- Unua loko: https://translate.wordpress.org/projects/wp/dev/eo/default/
- Dua loko: https://translate.wordpress.org/projects/wp/dev/admin/eo/default/
- Tria loko: https://translate.wordpress.org/projects/wp/dev/cc/eo/default/
WordPress estas libera programo kiun vi povas uzi por krei retejon, blogon aŭ aplikaĵon. Bertilo Wennergren publikigis esperantlingvajn versiojn de WordPress. La lasta kiun li tradukis, estas versio 2.5.1. En 2014, sub gvidado de Cindy McKee, la laboro rekomenciĝis kaj novaj teamanoj aliĝis. Yves Nevelsteen komence de 2020 transprenis la kunordigadon de la WordPress-traduklaboro de Cindy McKee. Bertilo kaj Cindy multe laboris por traduki la tutan WordPress-programaron (inkluzive de la administrantejo). Ĝin uzas
- Akademio literatura Nicola Ruggiero teknike prizorgas tion.
- Libera Folio (20200901: versio 5.5)
- La Ondo de Esperanto
- Pola Retradio (20200901: versio 5.5) Bruce Crisp teknike prizorgas tion. Li rakontas pri tio en ĉi tiuj Grava Komuniko de aŭgusto 2020.
- Nevelsteen.info
- Komputeko.net (nur la Komputeka Pliejo)
Por profesieca esperanta retejo gravas, ke ne subite ie aperu vorto en la angla. Necesas do investi tempon en la regula ĝisdatigo de la tuto.
Ne estis tre praktike (kaj iom temporabe) serĉi konkretan vorton en la WordPress-tradukejo. La nova Komputeko-retejo ebligas rekte serĉi en la tradukejo, per alklako de la fonto WordPress en iu serĉrezulto. Ŝajnas esti ne tre grava aldono, sed por tradukantoj, tio estas ege tempoŝpariga! Provu ekzemple alklaki [WordPress] apud la vorto “aprobita” ĉe https://komputeko.net/#approved
Cindy: ne forgesu, ke ekzistas ‘consistency tool’, kiu montras traduk-elektojn de aliaj teamoj. Vi povas uzi viajn konatajn lingvojn por kontroli la elekton de tradukantoj al tiuj lingvoj. La teamoj por la hispana (Spain) kaj la franca (France) estas kompetentaj, kaj mi ĉiam rigardis tiujn tradukojn. (trovebla en la 3-linia menuo ĉe tradukero)
2020/09/01: WordPress estas 100% tradukita al Esperanto. Ĝisdatigadas la tradukon Yves Nevelsteen.
Legu ankaŭ la blogon https://eo.wordpress.org/news/
Subteni la esperantigon de WordPress.org eblas per la fonduso Instigo-Liberapay.
WordPress.org kromprogramoj en Esperanto
Jenaj kromprogramoj estas almenaŭ parte tradukataj en Esperanto. Helpis Nicolas Ruggiero.
Ninja forms https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/ninja-forms/stable/eo/default/
Contact Form 7 https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/contact-form-7/stable/eo/default/
GDPR https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/gdpr/dev/ (tradukita 100% 20200902)
WP to Twitter https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/wp-to-twitter/stable/eo/default/
Jetpack https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/jetpack/stable/eo/default/ (tradukita 52% 20200902)
wpDiscuz (uzata de Libera Folio) https://translate.wordpress.org/projects/wp-plugins/wpdiscuz/stable/eo/default/ (tradukita 41% 20200902)
WordPress.org-etosoj en Esperanto
Uzas WordPress en Esperanto
- Kahuna: tradukejo – uzata de la retejo https://nevelsteen.info/
- Gatsby: tradukejo – uzata de Libera Folio
WordPress.com
Retejo Tradukejo
Traduko de wordpress.com: 7,804 / 32,199 Strings (24 %). Kvalito: mezbona.
XFCE
Retejo Tradukejo
Robin: iam (2016, mi pensas) aliĝis al la tradukejo de Xfce por iom helpi, sed estas vere multege da laboro, kaj mi rimarkis, ke en la jama traduko estas pluraj eraroj kaj nekoheraj tradukoj, do mi rezignis. Nun mi denove uzas ĝin angle.
7-zip
7-Zip estas densigilo de dosieroj, kiu havas altan densigan proporcion.
2018/08/07: haveblas versio 18.01 (28/01/2018)
Ne tradukitaj programoj
Google Documents, Spreadsheets ktp
Iam oni povis volontule traduki la produktojn de Google. Robin van der Vliet aŭdis, ke tiam la interfaco de Gmail iam estis plene tradukita. Sed Google neniam efektive aldonis la tradukon. Kaj post iom da tempo ili rezignis pri la volontula traduk-projekto. Nun ili uzas nur profesiajn tradukistojn Kelkaj tradukoj, kiujn oni tiam aldonis, estas daŭre en la sistemo de Google. Sed oni ne plu povas ŝanĝi/aldoni tradukojn.