Windows 10 – Vindozo

Ĉapelitaj literoj

La plej kutima maniero tajpi ĉapelojn estas per la “x-metodo” Ekzemple: cx ⟶ ĉ, gx ⟶ ĝ, hx ⟶ ĥ, jx ⟶ ĵ, sx ⟶ ŝ, ux ⟶ ŭ. Eksciu pli pri la x-metodo en Vikipedio.

Dum multaj jaroj, la plej populara vindoza programo por tajpi ĉapelitajn literojn estis Ek, implementita de Jurij Finkel. Ek estas programo kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, ĝuste subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3. Ek estas elŝutebla de la retejo de Jurij Finkel.

Multaj homoj raportis al mi, ke Ek ne bone funkcias sub Vindozo 10. Tial mi ekde Vindozo versio 7 rekomendas la programeton Tajpi de Thomas James. Ĝi funkcias senprobleme por Vindozo 11; mi laste testis tion en septembro 2022.

Se vi ial ne volas/povas/rajtas instali programon en komputilo, mi rekomendas uzi Firefox kun la kromprogramo Ektajpu. Tiu ĉi etendaĵo konvertas la x-sistemajn signojn en siajn proprajn Esperantajn signojn. Ĉi tio konvertas la signojn vivajn, dum vi tajpas.

Alia alternativo estas XK. Temas pri facilega programo por Vindozo (7, 8, 10 kaj 11) por ebligi la simplan tajpadon de Esperanto. Ĝi bezonas nek instalon nek agordojn, simple lanĉu la programon kaj tiam tuj eblas tajpi cx gx hx jx sx vx. Pli da informoj pri XK.

Se krom Esperantaj literoj vi ofte uzas literojn kiel é ž à ō û ø, indas elprovi la programon Wincompose. Por regule kaj rapide tajpi tekston en Esperanto, la klavkombinoj laŭ mi estas malpli praktikaj ol per Tajpi. Ekz: alt+^+c por ĉ.

Ekzistas ankaŭ pagenda programeto por ĉapelitaj literoj, TypeIt. Mi mem ankoraŭ ne provis ĝin, sed oni sciigis min ke indas aĉeti ĝin, precipe se vi regule volas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj. La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.

Kiel plirapidigi Windows 10?

Se vi volas optimumigi Windows 10, prenu kelkajn minutojn por provi ĉi tiujn konsiletojn por akceli vian komputilon.

KOMPLETIGOTA

1. Ŝanĝu viajn potencajn agordojn

Se vi uzas la planon “Potenŝparo” de Windows 10, vi malrapidigas vian komputilon. Tiu plano reduktas la rendimenton de via komputilo por ŝpari energion. (Eĉ labortablaj komputiloj kutime havas “Potenŝparan” planon.) Ŝanĝi vian elektran planon de “Potencŝparo” al “Alta rendimento” aŭ “Ekvilibrita” donos al vi tujan rendimentan akcelon.

1. Change your power settingsIf you’re using Windows 10’s “Power saver” plan, you’re slowing down your PC. That plan reduces your PC’s performance in order to save energy. (Even desktop PCs typically have a “Power saver” plan.) Changing your power plan from “Power saver” to “High performance” or “Balanced” will give you an instant performance boost.

Fonta artikolo en la angla

Windows 7

Kial kaj kiel instali virtualan Windows 7?

Kiel instali Adobe Indesign CC 2015? (pagxo alirebla nur de administrantoj kaj redaktantoj de cxi tiu retejo)