Linukso

Microsoft kaj Apple ne disponigas operaciumon en Esperanto. Se vi volas komputilon kun Esperanta interfaco, vi instalu Linukson. Ubuntu, LinuxMint, Debian, Bodhi, kaj kelkaj aliaj Linuksoj (sed ne ĉiuj) provizas operaciumon kaj kelkajn programojn en Esperanto. Oni bezonas uzi taŭgan fenestran sistemon (KDE, Cinnamon, Gnome aŭ Enlightenment), kaj tia fenestra sistemo venas kun la menciitaj Linuksoj. En la retejo de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio vi trovos ĉiujn informojn pri kiel instali esperantlingvan komputilon.

Interfaco en Esperanto

Ekzistas pluraj “fenestriloj” en Linukso:

  • GNOME – laboris pri ĝia esperantigo interalie Carmen Bianca Bakker kaj Kristjan SCHMIDT.
  • KDE
  • XFCE – laboris pri ĝia esperantigo interalie Robin van der Vliet.

Okazis pluraj provoj esperantigi tiujn fenestrilojn (grafikan uzantinterfacon), sed estas pri tio du gravaj problemoj:

  1. mankas volontuloj kiuj pretas senpage ĝisdatigadi la amason da teĥnikaj tekstoj
  2. volontuloj ofte estas komencintoj pri Esperanto kiuj disvastigas erarojn per ilia traduklaboro. Ne okazas profesieca provlegado.

Iom helpis la ekapero de la prikomputila vortaro Komputeko, sed en praktiko plej multaj esperantistoj preferas uzi operaciumon en nacia lingvo.

Ĉapelitaj literoj

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Ekzemple necesas, ke la sistemo uzu unikodan lokaĵaron. Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj baziĝas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavararanĝon. Se vi instalis ĉiujn bezonatajn pakaĵojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavararanĝo jam devas esti elektebla. En la retejo de Bertilo Wennergren vi trovos detalajn informojn pri pluraj distribuoj de Linukso.

Kromprogramoj

Se vi ŝatas tajpi ikse, uzu la Chromium-kromprogramon Esperaboard: Esperanto X-System Converter.

Aliaj programetoj pri kiuj mi legis, sed kiujn mi ankoraŭ ne testis: Amiketo