iOS kaj Esperanto

iPad - Officiële Apple Support

Klavaro

SwiftKey

Mi forte rekomendas SwiftKey. Subteno por Esperanto ekzistas ekde majo 2017 kaj uzantoj pri ĝi entuziasmas. Estas pluraj klaraj avantaĝoj:

  • Ĝi funkcias per la plurlingva eniga sistemo de SwiftKey. Ne plu necesas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj.
  • Ĝi sugestas vortojn por povi pli rapide tajpi. Se ekzemple vi tajpas “cirkau”, per tuŝeto vi povas ŝanĝi tion al “ĉirkaŭ”.
  • Ĝi enhavas logikajn vortkombinojn. Se ekzemple vi tajpas “mi ne”, aŭtomate SwiftKey sugestas la vortetojn “estas”, “scias” kaj “povas”. Tio ege plirapidigas la tajpadon!
Informoj kaj elŝutado

Informojn (en la angla) vi trovos en la retejo de Swiftkey. Elŝuti ĝin eblas sur la iTunes-paĝo. Nur funkcias ekde iOS 11.

Kiel agordi SwiftKey?

Esperanta Klavaro

Viacheslav Shklyaev kreis klavaron per kiu vi povas tajpi ĉapelitajn literojn. Robin Hill ŝajne nun (2022) okupiĝas pri tio. Komence oni devas iom alkutimiĝi, sed estas interesa alternativo. Nur funkcias ekde iOS 8.1. iTunes-paĝo.

Aliaj klavaroj

  • Chuck Smith ankaŭ kreis (pagitan) klavaron por iOS, sed ĝi ne plu estas havebla. Informojn pri tio vi povas legi en Libera Folio.

Vortaroj

PIV

E@I kreis retejon kun la datumoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La retejo estas tre bone uzebla en iPhone kaj iPad. Ĝi tamen estas alirebla nur rete. La retejo de la reta PIV.

Reta Vortaro

Robin Hill kreis iOS-version de la fama Reta Vortaro. Ĝi estas plurlingva kaj tre rekomendinda. Ekde iOS 8.0. iTunes-paĝo.

Glosbe

Glosbe estas multlingva vortaro. Ĝi kovras ĈIUJN lingvojn kaj estas evoluigita de la komunumo, same kiel vikipedio. Glosbe donos al vi ne nur tradukojn, sed ankaŭ milojn da ekzemploj, prononcoj kaj bildoj por helpi vin trovi ĝustan tradukon.

Tre utilas, ke Glosbe montras frazojn el Tatoeba.

Angla-Esperanto

Angla-Esperanto vortaro kun datumoj bazitaj je la ESPDIC de Paul Denisowski. Ekde iOS 6.0. iTunes-paĝo.

Sociaj retejoj

Telegram

Telegram estas simpla senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj. Ekzistas multaj grupoj, per kiuj esperantistoj povas paroli pri diversaj temoj.

Elŝuti Telegram por iOS/iPadOS.

Telegram estas 97% tradukita en bona Esperanto. Por uzi TElegram en Esperanto, tuŝetu ĉi tie post kiam vi instalis la apon sur via iPhone aŭ iPad.

Mia Vivo

Mia Vivo estas nekomerca socia retejo por esperantistoj.

Mia Vivo havas nun ankaŭ aplikaĵon por iPhone.

Elŝuti Mia Vivo por iOS/iPadOS..

Lerniloj

Duolingo

Unu el la plej famaj kursoj por lerni Esperanton, estas ankaŭ havebla por iOS. Atentu: kvankam la iOS-aplikaĵo estas bonege farita, la reta versio de Duolingo estas pli “riĉa”, je ĝi vi trovos pli da klarigoj. iTunes-paĝo.

Eurotalk

Eurotalk kunlabore kun Edukado.net kreis aplikaĵon por lerni Esperanto. Ĝi estas pagenda, sed inda. iTunes-paĝo. (ekde iOS 7.0)

Speak and Learn 

Aplikaĵo per kiu vi povas facile trovi liston de plej oftaj frazoj laŭ situacioj. Ne nur utilas por Esperanto! Malklaras, ĉu ĝi plu ekzistas/funkcias en 2022. La projekta retejo malaperis.
Informoj de E@I iTunes-paĝo.