Beneluksa Kongreso 2019

La Beneluksa Kongreso okazis en 2019 en Charleroi. Legu la raporton pri ĝi aperintan en oktobra numero de La Ondo de Esperanto.

Aliĝis pli ol 60 personoj – listo de aliĝintoj.

Praktikaĵoj

  • Datoj: 19-22 septembro 2019
  • Loko: Junulargastejo de Charleroi, je promena distanco de la stacidomo
  • Ĉefaj organizantoj:
    • Association pour l’Espéranto (APE)
    • Valère Doumont: ĝenerala kunordigo kaj financoj +32 485 517 552 info@verdajskoltoj.net
    • Yves Nevelsteen: programo kaj retejo +32 472 106 086 yves.nevelsteen@gmail.com

Provizora programo

Ĵaŭdo 19/9

  • 10h: malfermo. Ekde la 10h vi estas bonvena en la gastejo. vi povos tie lasi viajn pakaĵojn.
  • 12h: tagmanĝo en proksima restoracio
  • 14h: ni kune vizitos Le Bois du Cazier (inkluzivita en la kotizo). Ni unue vizitos minejo-muzeon kaj poste okazos naturgvidado sur la krudmonto. La viziton gvidos profesia gvidisto en la franca lingvo; Valère tradukos ĉion al Esperanto.
  • 18h30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20h/21h Interaktiva raporto (kun fotoj kaj filmetoj) pri someraj renkontiĝoj
    • Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio (Yves)
    • Somera Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado en Slovakio (Yves).
    • Japana turismumado per Esperanto (Ben)

Vendredo 20/9 – ĝisdatigo 20/9 10h10

  • 6h – 10h: Dua etaĝo matenmanĝa bufedo
  • 10h – 10h50 kursoj kaj prelegoj
    • Salono Les Colonnades Prelego pri proverbaro.net (Rob Keetlaer)
    • Salono de Heug Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • Salono Jean Dupuis Libroservo (Gerd kaj Yves)
  • 11h – 11h50 kursoj kaj prelegoj
    • Salono Les Colonnades prezento kaj diskutrondo pri korpa humiĝado (Monique kaj Yves – https://www.humusation.org/ )
    • Salono de Heug Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • Salono Jean Dupuis Libroservo (Gerd)
  • 11h – 12h30Salono Jean Dupuis libroservo
    • individua konsilado de aĉetindaj libroj (Gerd)
  • 12h30 tagmanĝo en la gastejo
  • 14h30 prelegoj
    • Salono Les Colonnades Prelego pri la kvartagaj marŝoj en Nimego (Rob Keetlaer)
    • Salono de Heug Prezento de ludo por lerni Esperanton (Philippe De Vos)
    • Salono Jean Dupuis Libroservo (Gerd)
  • 15h30 – 17h30 biergustumado
    • Salono Les Colonnades ĝis 16h15 parto 1 – Biergustumado, kiel gustumi bieron, teorio.
    • Tinkejo ekde 16h15 Post mallonga enkonduko, ni kune gustumos 5 au 6 malsamajn bierojn kun manĝetoj. 10€ por partoprenantoj (por repagi la bierojn kaj manĝetojn). (Valer)
  • 16h20 – 17h30 dancado
    • Salono Les Colonnades Popolaj dancoj de Balfolk, grupaj kaj duopaj(gvidas Spenĉjo)
  • 16h20 – 17h30 prelegoj kaj prezentoj
    • Salono Jean Dupuis Esperantaj markonomoj en Benelukso: prezento de libro kaj planoj por kvinlingva eŭropa markolibro. (Yves)
  • 17h30 – 18h20
    • Salono de Heug Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto. Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento “Atentigoj pri tradukado” en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo. (prelego de Yves)
  • 17h40 – 18h30 Salono Les Colonnades Pretigo kaj preparado de la koncerto (Pjotr)
  • 18h30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20hSalono Les Colonnades gitarkoncerto de Pjotr
  • 21h30 (aŭ poste):
    • Salono de Heug + trinkejo ludvespero kun prezento de nova ludo. Lode Van de Velde prezentas tute novan, pure esperantan societan ludon kiun li ellaboris. La celo de la ludo estas simpla: kiel la unua fari prelegvojaĝon en Eŭropo, vizitante 5 urbojn por prelegi. Sed, dumvoje okazas plej diversaj aventuroj! (Ankaŭ komencantoj povas kunludi.) (Lode)
    • Salono Jean Dupuis “Eksterrete” estas projekto de Yves Nevelsteen per kiu li celas prezenti interretajn indaĵojn. Volumo 2 de lia verko temas pri bitlibroj kaj bitgazetoj. Yves klarigos per kiuj aparatoj oni povas legi ilin kaj kie trovi legindaĵojn – ofte senpage. Kunportu do vian iPad, tabul- aŭ tekokomputilon.
    • Salono Les Colonnades muziko kaj dancado

Sabato 21/9

  • 6h – 10h: matenmanĝa bufedo
  • 10h10h50 kursoj
    • Kurso por komencintoj (Fransuaz)
    • Kurso por progresantoj (Kiki)
    • Perfektiga kurso: sesio 1. Kurso por tiuj esperantistoj kiuj flue parolas la lingvon, sed volas plibonigi sian konon de la gramatiko. (Lode)
  • 11h – 11h50 kursoj
    • Paroligaj ekzercoj por progresantoj (ĉu Kiki?)
    • Paroligaj ekzercoj por komencantoj. Kun bildoj (An Olijslagers)
    • Masaĝokurso (Anne Tilmont)
      • Perfektiga kurso: sesio 2 (Lode)
  • 11h – 12h30 Estrarkunsido de Flandra Esperanto-Ligo
  • 11h – 12h30 Fulmokurso por ekstermovaduloj (Valère, Catherine kaj Jean-Pol)
  • 12:50 – 12:30 libroservo
  • 12:30: tagmanĝo en la gastejo
  • 14:30-15:20
    • Prelego pri Internacia Infankongreseto kaj Greziljono (Nicky)
    • Perfektiga kurso: sesio 2 (Lode)
    • Eventa Servo, nova retejo por diskonigi esperantajn okazaĵojn: klarigoj individua aŭ grupeta (Yves)
  • 14:30-16:30
    • Dancokurso de Spenĉjo (popolaj kaj ĵazaj dancoj)
    • Libroservo
  • 15:30-16:30
    • neformala kunsido de Belga Esperanto-Federacio (Kiki)
  • 16:30-17:30 Libroprezentoj
    • nova nederlandlingva Esperantokurso por komencantoj. (prezento de Lode)
    • nova versio de Karlo por nederlandlingvanoj. ( prezento de Lode kaj Yves)
    • Esprimaro, nova verko de Petro Desmet’. ( prezento de Yves)
  • 18:30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20:00-20:30 Luminesk’ kaj la 106a UK Belfasto Nord-Irlando en 2021 (prezento kaj invito de Andreas Diemel kaj Christine Murray)
  • 20:30 kunkantkoncerto de Spenĉjo, sekvata de muziko kaj dancado
  • 22:00 Diversaj filmetoj kaj filmoj de https://tubaro.aperu.net/ de laŭ la emo de la partoprenontoj. Tubaro estas kolektujo por filmoj en Esperanto aŭ pri Esperanto.

Dimanĉo 22/9

  • 6h – 10h: matenmanĝa bufedo
  • 10h – 10h50 kursoj kaj prelegoj
    • Carol’Or: loka kaj kroma pagilo en la regiono de Charleroi (Jean-Pol)
    • Perfektiga kurso: sesio 3 (Lode)
    • Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • Paroligaj ekzercoj por progresantoj (Kiki)
  • 11h – 11h50 kursoj kaj prelegoj
    • Paroliga ludo por progresantoj (Catherine kaj Lode)
    • Diskutrondo pri ontaj Beneluksaj Kongresoj (Ben)
  • 12h – 12h30 libroservo
  • 12h30 tagmanĝo en la gastejo
  • 14h: gvidata promenado tra la centro de Charleroi: krudmonto + industriaj lokoj (inkluzivita en la kotizo)
  • 16h-17h: fino