Beneluksa Kongreso 2019 – detala programo (versio por organizantoj)

Rue du Bastion d’Egmont 3 6000 Charleroi https://www.lesaubergesdejeunesse.be/charleroi

Aliĝintoj – Google Forms

Praktike

Koncerto de Spencer

Valer havas pianon kaj povos kunporti ĝin. Ĝi ne taŭgus por granda koncerto, sed sufiĉas por akompani. (laŭ li) Valer: Se ĝi havas MIDI-elirejon, Spencer povus kunporti tekokomputilon kun programo, kiu povus simuli pli bele sonantan pianon.

Printilo

Mi diskutis kun Lode ĉu krei libreton de la kongreso. Verŝajne pli bone (ekologie kaj finance) estas disponigi detalan programon por poŝtelefonoj + afiŝi la programon ĉiutage matene en centra loko.

Valer: ĉu vi povos tiucele kunporti printilon?

Ludvespero

Yves: demandi al Bernard ĉu li kunportos siajn ludojn. Mem kunporti skrablon kaj aliajn?

Eventualaj kromaj partoprenontoj / prizorgindaĵoj

  • Kubanoj: Valer, ĉu vi ilin kontaktos?

Kontribuantoj

  • Valer, Jean-Pol kaj Yves plentempe ĉeestos (ĉefaj organizantoj)
  • An Olijslagers, Ben kaj Fransuaz plentempe ĉeestos
  • Lode venos de vendredo vespere ĝis dimanĉo
  • Monique venos nur vendrede
  • Kiki venos de vendredo vespere ĝis dimanĉo
  • Nicky k Ivo venos nur sabate
  • Pjotr kun partnero: nur vendrede por la koncerto – Versxajne ni alvenus en Charleroi-Sud je la 17:05 (kune, plej laste) kaj bezonos taksi-servon gxis la koncertejo. Post horeto da preparado ni sxatus kunmangxi (se en alia ejo, denove bezonos akompanon aux vojindikon se mallonge) kaj (rapide) reveni. Pretaj por gxustatempe komenci, ni zorgos ke nia koncerto dauxru suficxe precize unu horon (en Antverpeno mi duobligis la planitan longecon…) kaj post la koncerto kaj eble iom da babilado kun la publiko ni rebezonos taksion al la stacidomo, por certe atingi la trajnon je 22:25.
  • Spencer: Mi ne povas bone imagi, kiel mi povus fari muzikan atelieron. Mi ja iomete spertas pri dancinstruado (popolaj kaj ĵazaj dancoj), kaj tra la jaroj mi preparis plurajn nemuzikrilatajn atelierojn.
    Pri la koncerto, verŝajne estus bele ripeti la ideon de la pasintjara KKPS, kie mi faris unuhoran kunkantkoncerton, kiu estis sufiĉe sukcesa. Por tio necesus io por projekcii la kantotekstojn. Kaj belus se estus uzebla piano aŭ klavaro, ĉar tio plilarĝigus mian uzeblan repertuaron. Sed se tio malfacilus, ukulelo povus sufiĉi.

Salonoj

  • Les Colonnades – ĉefa salono 40 lokoj – 70m² -> koncertoj
  • Jean Dupuis – 25 lokoj – 23m² -> libroservo
  • de Heug – 25 lokoj – 35m²
  • etaĝo 1: eta halo kun seĝoj (denove sen fenestroj) por 8 ĝis 10 personoj -> kursoj
  • etaĝo 2: eta halo kun seĝoj (denove sen fenestroj) por 8 ĝis 10 personoj -> kursoj
  • etaĝo 3: eta halo kun seĝoj (denove sen fenestroj) por 8 ĝis 10 personoj -> kursoj

Ĵaŭdo 19/9

  • 10h: malfermo. Ekde la 10h vi estas bonvena en la gastejo. vi povos tie lasi viajn pakaĵojn.
  • 10h – 11h Jean Dupuis: pretigo de la libroservo (Gerd kaj Yves)
  • 12h: tagmanĝo en proksima restoracio
  • 14h ni kune vizitos Le Bois du Cazier (inkluzivita en la kotizo). Ni unue vizitos minejo-muzeon kaj poste okazos naturgvidado sur la krudmonto. La viziton gvidos profesia gvidisto en la franca lingvo; Valère tradukos ĉion al Esperanto.
  • 18h30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20h/21h Les Colonnades Interaktiva raporto (kun fotoj kaj filmetoj) pri Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio kaj Somera Esperanto-Programado en Slovakio (Yves). Ben: ĉu ankaŭ pri Japanio vi raportos? (Ben: Mi partoprenos la j’au’dan interaktivan raporton kaj volonte raportetos pri mia Japana turismumado per Esperanto. )

Vendredo 20/9

  • 6h – 10h: matenmanĝa bufedo
  • 10h – 10h50 kursoj kaj prelegoj
    • Les Colonnades Prelego pri proverbaro.net (Rob Keetlaer)
    • de Heug Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • Jean Dupuis Libroservo (Gerd kaj Yves)
  • 11h – 11h50 kursoj kaj prelegoj
    • Les Colonnades prezento kaj diskutrondo pri korpa humiĝado (Monique kaj Yves – https://www.humusation.org/ )
    • de Heug Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • Jean Dupuis Libroservo (Gerd)
  • 11h – 12h30 Jean Dupuis libroservo
    • individua konsilado de aĉetindaj libroj (Gerd)
  • 12h30 tagmanĝo en la gastejo
  • 14h30 prelegoj
    • Les Colonnades Prelego pri la kvartagaj marŝoj en Nimego (Rob Keetlaer)
    • de Heug Prezento de ludo por lerni Esperanton (Philippe De Vos)
    • Jean Dupuis Libroservo (Gerd)
  • 15h30-16:30
    • Les Colonnades Biergustumado, kiel gustumi bieron, teorio kaj praktiko. Post mallonga enkonduko, ni kune gustumos 5 au 6 malsamajn bierojn kun manĝetoj. 10€ por partoprenantoj (por repagi la bierojn kaj manĝetojn). (Valer)
  • 16:30-17:20
    • de Heug Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto. Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento “Atentigoj pri tradukado” en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo. (prelego de Yves)
  • 17:30-18:30 prelegoj kaj prezentoj
    • Jean Dupuis Esperantaj markonomoj en Benelukso: prezento de libro kaj planoj por kvinlingva eŭropa markolibro. Pli ol 200 beneluksaj firmaoj kaj asocioj konscie uzas nomon en Esperanto. Temas ekzemple pri Amikaro, Flegado, Hejmen, Infano, Konsilo, PacoŜako, Ripozo, Ŝanĝo, TroviSolvon kaj ViroModo. Yves Nevelsteen faris studon pri la temo kaj kompilis libron 120-paĝan en kiu aperas krom la konfirmitaj ankaŭ 300 ne-konfirmitaj nomoj. Li komencis per nederlandlingva eldono, ĉar la celo estas fari projekton per la verko; firmaoj kaj asocioj kiuj uzas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Estas fascine kial kaj kiel multaj homoj nuntempe elektas nomon en Esperanto por sia agado. Vi ekscios ĉion dum la prelego de Yves. (prelego kaj libroprezento de Yves)
  • 17:30-18:30 Les Colonnades Pretigo kaj preparado de la koncerto (Pjotr)
  • 18h30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20h: Les Colonnades gitarkoncerto de Pjotr
  • 21h30:
    • de Heug + trinkejo ludvespero kun prezento de nova ludo. Lode Van de Velde prezentas tute novan, pure esperantan societan ludon kiun li ellaboris. La celo de la ludo estas simpla: kiel la unua fari prelegvojaĝon en Eŭropo, vizitante 5 urbojn por prelegi. Sed, dumvoje okazas plej diversaj aventuroj! (Ankaŭ komencantoj povas kunludi.) (Lode)
    • Jean Dupuis “Eksterrete” estas projekto de Yves Nevelsteen per kiu li celas prezenti interretajn indaĵojn. Volumo 2 de lia verko temas pri bitlibroj kaj bitgazetoj. Yves klarigos per kiuj aparatoj oni povas legi ilin kaj kie trovi legindaĵojn – ofte senpage. Kunportu do vian iPad, tabul- aŭ tekokomputilon.
    • Les Colonnades muziko kaj dancado?

Sabato 21/9

  • 6h – 10h: matenmanĝa bufedo
  • 10h10h50 kursoj
    • Jean Dupuis Kurso por komencintoj (Fransuaz)
    • de Heug Perfektiga kurso: sesio 1. Kurso por tiuj esperantistoj kiuj flue parolas la lingvon, sed volas plibonigi sian konon de la gramatiko. (Lode)
    • Les Colonnades Kurso por progresantoj: participaj formoj -inta, -anta kaj -onta. (Kiki)
  • 11h – 11h50 kursoj kaj prelegoj
    • etaĝo 1 – eta halo kun seĝoj Paroligaj ekzercoj por progresantoj (Kiki)
    • etaĝo 2 – eta halo kun seĝoj Paroligaj ekzercoj por komencantoj. Kun bildoj (An Olijslagers) ( An: jes, mi konsentas pri mia kontribuo al la programo)
    • etaĝo 3 – eta halo kun seĝoj Masaĝokurso (Anne Tilmont)
    • Jean Dupuis (libroservo) Perfektiga kurso: sesio 2 (Lode)
    • Les Colonnades Fulmokurso por ekstermovaduloj (Valère, Catherine kaj Jean-Pol) mi bezonos “les Colonnades” sabaton je la 11:00 -> 12:30 ĉar ni invitis ekstermovadulojn partopreni al la fulmokurso.
  • 11h – 12h30 de Heug Estrarkunsido de Flandra Esperanto-Ligo (Ben: mi ankau’ konfirmas ke la estraro kunsidos tiun sabaton je tiu horo en tiu loko. Dankon por organizi tion.)
  • 11h – 12h30 Les Colonnades Fulmokurso por ekstermovaduloj (Valère kaj Jean-Pol) unua parto (1h30)
    1. enkonduko 5 minutoj 
    2. fulmkurso rekta (tiel la homoj spertos) 30 minutoj3) reagoj de la ĉe-estantoj, respondoj al iliaj demandoj kaj analizo 15 minutoj4) atesto de Catherine 15 minutoj5) kaj por aliaj publikoj? (prezento de kromaj partetoj  kiel “esperanto denaske”-filmeto, ktp) 15 minutoj
  • 12h50 – 12h30 Jean Dupuis libroservo
  • 12h30: tagmanĝo en la gastejo
  • 14h30-15:20
    • de Heug Prelego pri Internacia Infankongreseto kaj Greziljono (Nicky)
    • Jean Dupuis Perfektiga kurso: sesio 2 (Lode)
    • Trinkejo Eventa Servo, nova retejo por diskonigi esperantajn okazaĵojn: klarigoj individua aŭ grupeta (Yves)
    • etaĝo 1 – eta halo kun seĝoj Fulmokurso parto 2: 5) labortempo: kiel kontakti lernejon? Kiel sinproprigi la fulmkurson? Kiel gvidi ĝin? (Valère, Catherine kaj Jean-Pol)
  • 14:30-16:30
    • Les Colonnades Dancokurso de Spenĉjo (popolaj kaj ĵazaj dancoj)
    • Jean Dupuis libroservo
  • 15:30-16:30
    • de Heug neformala kunsido de Belga Esperanto-Federacio (Kiki)
  • 16:30-17:30 Jean Dupuis (libroservo) – Eldonejo Libera
    • nova nederlandlingva Esperantokurso por komencantoj. Met deze taalcursus zul je snel en goed inzicht krijgen in het Esperanto. Er wordt zo veel mogelijk gebruik gemaakt van de elementen die je reeds kent uit het Nederlands en af en toe vallen we terug op je (passieve) kennis van o.a. het Frans en Engels. Het Esperanto zelf is dan ook grotendeels gebaseerd op elementen uit Westerse talen. Verder worden er in de cursus ook zoveel mogelijk geheugensteuntjes gegeven. ( prezento de Lode)
    • nova versio de Karlo por nederlandlingvanoj. Het boekje “Karlo” is ideale lectuur voor wie een cursus Esperanto afgerond heeft, de taal wil oefenen en nieuwe woorden leren. Het verhaal beschrijft het leven van een fictieve “Karlo” (Karel) en dit vanaf zijn geboorte tot en met zijn huwelijksreis, alsook het overlijden van zijn grootvader. Op deze manier komen de belangrijkste gebeurtenissen uit een mensenleven aan bod en leer je meteen de bijbehorende woordenschat. Woorden die niet in bovenstaande cursus voorkomen, staan onderstreept in de tekst en rechts vind je de vertaling van dit woord of deze woordstam, telkens in het enkelvoud of in de infinitief, net als in een woordenboek. Zo leer je om het woord in de tekst zelf op de juiste manier te interpreteren. ( prezento de Lode kaj Yves)
    • Esprimaro, nova verko de Petro Desmet’. Ĵus aperis: „Esprimaro – Promenoj en Edeno” de Petro Desmet’. Ĉu vi deziras esprimi, ke iu estas iom ebria? Dekojn da esprimoj vi trovos ĉe “ebria” en Esprimaro. Kaj tio por pli ol 550 nocioj. Ĉu vi volas scii, kiuj bestoj roras aŭ kvivitas aŭ krikrias? Plena listo troveblas en Esprimaro! Kiel oni bilde substrekas, per komparo, ke io aŭ iu estas bela? Esprimaro instruos vin! Esprimaro estas inversigita PIV! PIV klarigas la sencon de la vortoj. Ĝi iras de vorto al nocio. Esprimaro inverse, iras de nocio al vortoj … liveras vortojn por esprimi nociojn. Por pliaj detaloj kaj mendilo, iru al https://retbutiko.be/eo/ero/espri ( prezento de Yves)
  • 18h30: vespermanĝo en la gastejo
  • 20h-20h30 de Heug Luminesk’ kaj la 106a UK Belfasto Nord-Irlando en 2021 (prezento kaj invito de Andreas Diemel kaj Christine Murray)
  • 20h30 Les Colonnades kunkantkoncerto de Spenĉjo, sekvata de muziko kaj dancado
  • 22h de Heug Diversaj filmetoj kaj filmoj de https://tubaro.aperu.net/ de laŭ la emo de la partoprenontoj. Tubaro estas kolektujo por filmoj en Esperanto aŭ pri Esperanto.

Dimanĉo 22/9

  • 6h – 10h: matenmanĝa bufedo
  • 10h – 10h50 kursoj kaj prelegoj
    • Les Colonnades Carol’Or : loka kaj kroma pagilo en la regiono de Charleroi (Jean-Pol)
    • Jean Dupuis (libroservo) Perfektiga kurso: sesio 3 (Lode)
    • de Heug Kurso por komencantoj/intoj (Fransuaz)
    • etaĝo 1 – eta halo kun seĝoj Paroligaj ekzercoj por progresantoj (Kiki)
  • 11h – 11h50 kursoj kaj prelegoj
    • Les Colonnades Paroliga ludo por progresantoj (Catherine kaj Lode)
    • de Heug Ontaj Beneluksaj Kongresoj, Germanaj kaj Francaj Esperantistoj organizas siajn respektivajn landajn kongresojn alterne ĉu ie enlande, ĉu kun najbara lando. Ankaŭ kun la Beneluksanoj ili volas kunorganizi kongreson. Venu kaj eksciu la proponojn, fiksojn, … (Ben: mi konfirmas ke dimanc’e mi volonte ‘prelegos’ la stato de la nunaj proponoj pri sekvaj Beneluksaj Kongresoj lau’ mia scio. Mi esperas ke publiko aldonos siajn sciojn kaj dezirojn. ) Valer: – même si c’est l’APE qui organise le beneluksa kongreso, notre idée est bien de créer une équipe internationale qui pourrait organiser ce congrès les prochaines années en profitant de l’expérience des années précédentes (site internet déjà prêt, liste des participants des années précédentes, etc)
  • 12h – 12h30 libroservo
  • 12h30 tagmanĝo en la gastejo
  • 14h: gvidata promenado tra la centro de Charleroi: krudmonto + industriaj lokoj (inkluzivita en la kotizo)
  • poste: fino