Dissendolisto estraro3000

Dissendolisto estraro3000

VERIZON, la firmao kiu aĉetis Yahoo, en 2019 decidis forigi multaj utilajn funkciojn de Yahoo-grupoj. La sola afero kiu restas, estas ke oni povas sendi retmesaĝon. La tuto tamen riskas malaperi. Pro tio ekestis bezono esplori alternativojn. Mi komparis Google Groups, Groups.io, Facebook Groups kaj iom legis pri forumoj kaj Listservs.

Post iom da esplorado, mi konkludis ke Groups.io estas la uzinda servo. Groups.io estas malgranda kompanio de Mark Fletcher, unu el la pioniroj de la grupoj kiuj poste fariĝus egrupoj kaj eĉ poste Yahoo-grupoj. Ĝi estas elektita de pluraj aliaj esperantistoj kiuj spertis la saman problemon kiel ni. Kvankam ĝia interfaco ekzistas nur en la angla, aliĝi rapidas kaj facilas. Yahoo Groups ni uzis en la franca; ne estas do granda diferenco. Tre similas al Yahoo-grupoj.

Mi kreis privatan grupon; nur membroj de la grupo povas vidi mesaĝojn.

Aboni al la grupo

Per retpoŝto
Vi povas facile aboni la dissendoliston, sendante malplenan mesaĝon al estraro3000+subscribe@groups.io kaj poste respondi konfirmopeto en via retpoŝto.

Enkonduka tekstoAliĝi al la dissendolisto de Esperanto 3000 – proceduro

Se vi jam havas konton ĉe Groups.io
Tre facilas! Sufiĉas alklaki la ĉi-suban butonon por aliĝi

Se vi ne registriĝis ĉe Groups.io
Opcio 1: registriĝu 🙂
Opcio 2: alklaku la ĉi-supran butonon, aldonu vian retpoŝtadreson kaj poste

Vi ricevos retmesaĝon en la angla kiun vi respondu por aliĝi.

Mesaĝo al aliĝintoj

Bonvenon

La retpaĝo de tiu ĉi grupo troviĝas ĉe: https://groups.io/g/estraro3000

La retpoŝta adreso estas: estraro3000@groups.io. Vi povas sendi kontribuojn rekte al tiu adreso.

Vian aliĝon vi povas adapti tie ĉi: https://groups.io/g/estraro3000/editsub

Por forlasi la grupon, sendu retpoŝton al: estraro3000+unsubscribe@groups.io

Aliaj grupoj kaj asocioj kiuj uzas Groups.io