Instigo

Antaŭenigi Esperanton loke, regione, nacie, internacie kaj rete

Enkonduko: dankon!

Se vi vidas ĉi tiun paĝo, tio signifas ke vi finance kontribuas (aŭ konkrete intencas kontribui) al la fonduso Instigo. Ni elkore dankas vin pro tio.

Subtenantoj

Eblas subteni la fonduson Instigo per unufoja aŭ ĉiumonata ĝirado (ekzemple de 3-5 EUR) al konto de FEL menciante “gift Instigo”. En 2018 donacojn al Flandra Esperanto-Ligo ekde 40 eŭroj eblis en Belgio subtrahi de la impostoj; malklaras ĉu tio eblos ankaŭ en 2019.

Konkrete helpas jenaj individuoj aŭ asocioj, stato jan 2019:

  • FEL: Yves estas pagita volontulo dufoje monate.
  • Esperanto 3000 Loveno: 30 EUR monate por la loka agado en Flandra Brabanto
  • Daniel Muhlemann: 50 EUR en januaro 2019 por la reta agado (Vikimedia Komunejo, Vikipedio, Vikidatumoj) (Gmail)

Ĝenerala agado pri Instigo

Realigoj

  • 18 jan 2019 kunsido de Yves kaj Ivo Durwael pri la projekto Instigo
  • 11 jan 2019 kunsido de Yves, Valère kaj Jean-Pol pri la projekto Instigo

Loka agado Antverpeno: La Verda Stelo

Planoj

  • 6 feb 2019 kunordigi kaj deĵori ĉe Taaldag universiteit Antwerpen (Gmail FEL-kalendaro)
  • 24-25 maj 2019 Instiga Semajnfino
  • aŭg 2019 Cultuurmarkt

Realigoj

Loka agado Loveno: Esperanto 3000

Ĝenerale

Parolu Esperanton - Spreek Esperanto

En jan 2019 Yves kreis novan paroligan rondon en Loveno. Detaloj aperas en la retejo de Esperanto 3000. Varbado okazas per Facebook, Amikumu kaj (precipe) personaj invitoj.

Gravas por la subvencioj de la loka grupo bone registri kiu kiam ĉeestis kaj pri kio ni konkrete parolis.

Planoj

  • privarbi la agadon de Esperanto en Loveno per Duolingo Events
  • studenta agado: Lerkeveld (tie loĝis Melinde) 
  • ĉu komuniki ankaŭ per Meetup?

Realigoj

  • 21 jan 2019: LETS Leuven-interesitoj: instigo al ĉeesto de studosemajnfinoj de Esperanto Nederland
  • 16 jan 2019: paroliga rondo en Loveno (FB-okazaĵo): ĉeestis Yves, Ivo S, Ĝefo, Fabienne, Evi kaj Harjinder. Ni interalie parolis pri transporto, hobioj, homonimoj, libroj paperaj kaj surekranaj, kelkaj retejoj en Esperanto
  • 31 jan 2019: paroliga rondo en Loveno. Ĉeestis Yves, Ivo S kaj Ĝefo. Ni interalie parolis pri la teatraĵo Esperanto, studosemajnfino en Nederlando, planoj por someraj ferioj, someraj esperanto-aranĝoj, ekzercoj pri afiksoj
  • 16 feb 2019: deĵoris ĉe Vormidabel, informbazaro de edukaj asocioj de Loveno. Tie havis kontakton kun lokaj asocioj; proponante prelegon pri Esperanto.
  • 20 feb 2019: paroliga rondo en Loveno. Ĉeestis 8 homoj.
    Poŝtkruciĝo, Neŭtra Moresnet, ekzerco pri la akuzativo, bildrakontoj, kanto “Kun vi iros mi”
  • mrt 2019 mi transprenis la libroservon de Esperanto 3000 kaj jam vendis kelkajn librojn
  • 07 mrt 2019: post intervjuoj, klarigoj, agordado kaj multe da teknikaj problemoj la paroliga rondo nun estas oficiala evento de Duolingo Events. Estas la unua Esperanta Duolingo-evento en Belgio. Jen mesaĝo de Duolingo-ulo: “We got to the bottom of this error and now your group is showing properly in the search results. I’m also grabbing a new mailing list of Duolingo users studying Esperanto nearby, so hopefully we should be able to boost attendance at your events!”
  • 13 mrt 2019: Tine Van den Bruel uzas por sia laboro (pagendan) ilon per kiu eblas serĉi uzantojn de Facebook laŭ lingvo.: https://www.theninjanetworker.com/tool Ŝi sendis al mi liston de homoj en Loveno kiuj indikis ke ili regas Esperanton kaj duan liston de homoj kiuj indikas ke ili interesiĝas pri Esperanto. Mi kontaktis ilin per Facebook Messenger kaj atendas (eventualan) respondon.
  • 15 mrt afiŝis en FB-paĝo pri broŝuro Landschapstekening
  • 20 mrt 2019: paroliga rondo en Loveno.

Regiona agado Flandrio: FEL

Ĝeneralaj taskoj de Yves

  1. libroservo: (mal)pretigi, okazigi ĝin pli ofte, serĉi volontulojn por helpi surloke kaj dum renkontiĝoj, proponi konkretajn librojn al homoj: kiujn librojn vi ŝatus trafoliumi?
  2. informpetintoj: enigi ilin en la datumbazon de FEL, sendi al ili informojn kaj poste “sekvi ilin”; proponi kronkretajn eblojn ion fari per Esperanto
  3. domo de FEL: malfermi ĝin ankaŭ al aliaj asocioj -> ĉu unue instaliĝu la kodilo ĉe la pordo?

Realigoj

  • 18 jan 2019 helpis pri la ĉiujara stoko de la libroservo
  • 13 jan 2019 Estis problemo kun recenzoj en la retbutiko de FEL pro tio ke Brita Esperanto Asocio havas novan retejon. Yves korektis plurajn ligilojn al https://legacy.esperanto.org.uk por ke ligiloj al recenzoj denove funkciu. (ekzemple https://retbutiko.net/en/ero/mrin). Poste li mane aldonis ciujn recenzojn kaj iom adaptis la HTML-kodon.

Regiona agado Valonio: APE kaj VS

Planoj k ideoj

  • 23-24 mar 2019: Ĝenerala Asembleo de BEF kaj kurso-semajnfino (retejo)
  • 20-22 sep 2019 Beneluksa Kongreso en Charleroi
  • aprilo 2020 PEKO en Tilff (tie kie okazis ankaŭ en 2018)
  • okt 2019 Agenda Plus: aldoni informojn pri APE, la Verdaj Skoltoj ktp

Realigoj

  • 14 jan 2019 Yves proponis al Viviane Tits ke mi helpu ŝin pri la Facebook-konto de la loka grupo de Tilff, por diskonigi ilian agadon.

Belga agado

  • 20 jan 2019 Valer: Ideo: ĉu ni ne proponos al la belgaj E-familioj iom pli aktivi?Verŝajne ili bone konas unu la aliajn en Flandrio, tamen estas kelkaj perditaj ŝafoj en Valonio. Ĉu ni 1) listigos tiujn kiujn ni konas, 2) sendos mesaĝon al ili por demandi ĉu ili bezonas helpon?

Internacia agado

Germanio

Litovio

  • 6-14 jul 2019: BET-55 en Panevėžys (Litovio). (retejo)
    • Yves organizos karavanon kaj eble aĉetos biletojn por diversaj homoj. Lydia kaj Gerd konkrete interesiĝas pri tio.
    • Yves estos unu el la ĉefprelegantoj (Gmail)

Nederlando

Studosemajnfino de Esperanto Nederland: dufoje jare.

  • 22-24 mar 2019: Lode instruos kaj gvidos trajnan karavanon el Antverpeno 

Reta agado

Planoj

Realigoj

Facebook-tradukado

Mi komencis kunlabori en 2017; mi tiucele uzas du FB-kontojn. Jen la progreso: nombro de publikigitaj ĉenoj en X kompare kun Y ktp.

Vikipedio

Eblas kontroli la personojn kontribuojn de Yves al Vikipedio je lia paĝo Kontribuoj de uzanto Yves

  • 19 jan 2019 Yves helpis Herman Deceuninck pri teknika problemo en Vikipedio (referencoj)
  • 15 jan 2019 konsilado al Petro Desmet pri https://eo.wikipedia.org/wiki/Arbarhiacinto Diskuto pri enceklopedieca stilo. Klarigis kiel ligi al alilingvaj artikoloj.
  • 13 jan 2019 Yves aldonis eksterajn ligilojn al Revuo Esperanto kaj Le Monde Diplomatique.

Eventa Servo

  • 19 jan 2019 Diskutado pri Eventa Servo en Telegram: aperis nova servo https://uea.facila.org/venontaj-kunvenoj/ – kiel reagi al tio? Ĉu proponi kunlaboron? Ĉu sendi ĉiujn informojn pri eventoj ankaŭ al Eventoj.hu?
  • 17 jan 2019 Konsilado pri Eventa Servo: aldoni superrigardon de ‘tradiciaj eventoj’ laŭ la modelo en la retejo http://p4w5.eu/eo-renkontoj/build/evento.html
  • 16 jan 2019 Testado de la nova retejo de Eventa Servo + oni lanĉos semajnan superrigardon per retpoŝto

Lingvoilo – LanguageTool

Yves regule provlegas. Por fari kroman kontroladon de la literumado kaj la gramatiko, li uzas Lingvoilon. Ĝi estas tre bona, se foje enestas eraroj. Robin (aŭ Yves mem) povas korekti ilin en la retejo; plibonigi ĝin.

  • 21 jan 2019: mesaĝo al Lode: se vi traktos miajn komentojn pri la lasta libro de Julian, ĉu vi povas sendi al mi listeton de eraroj kiujn LanguageTool ne trovis kiam vi provlegis? Robin aŭ mi mem aldonos la vortetojn al ĝi, por tiel ĝin plibonigi.

Eldona agado

Karlo – nova eldono

Ankoraŭ trakti

Flandra agado: FEL

  • oficiala volontulado ĉiun duan ĵaŭdon/vendredon ekde marto 2018. Komence nur repago de vojaĝkostoj; ekde 2019 ankaŭ taga repago dufoje monate. Aprobita de la estraro (Gmail).
    • Eddy: tute konsentas
    • Cyreen: kondiĉe ke mi malfermas la domon de LVS al la ekstera mondo -> kodilo ĉe la pordo estos bezonata, aŭ ĉu ŝlosilo sufiĉas? Forlui la ejon al diversaj asocioj dumtage?
    • Johan: konsentas
    • Nicky: sciigis buŝe ke ŝi iom malkonsentas. Pri Ivo V malklaras.
Regule ĉeesti
Proponi kunlaboron
  • Lerkeveld Leuven – proponis Gerd; loĝis tie Meline. Ili devas regule “ion organizi” kaj eble Esperanto povus esti interesa.
ni kunlaboru, verku, traduku kaj korespondu
  • Vikipedio – korekti artikolojn ekzistantajn aŭ mem verki en la libera enciklopedio
  • Horizontaal – ĉu vi vizitis bonegan renkontiĝon? Raportu pri ĝi en Horizontaal
  • Pictoline – ĉu vi bone scipovas la hispanan kaj Esperanton? Jen io por vi.
  • Global Voices – ĉu vi parolas la anglan je (preskaŭ) denaska nivelo kaj bone regas Esperanton? Kontribuu al Global Voices kiel tradukanto. (artikolo en Libera Folio)
  • Ĉu vi volas ekscii pli pri Zamenhof? Eble vi volas helpi traduki la retejon http://zamenhof.info/eo/ al la nederlanda?
  • Ĉu vi volas korespondi? Jen kelkaj korespondpetoj
ni disvastigu esperanton

En lernejoj

Utilaj iloj

  • Valère foje provis pagitan reklamon per Facebook por nova kurso kaj tio bone funkciis (ellabori).
  • Ekde 2018 Canva.com estas havebla en Esperanto. Temas pri senpaga reta ilo, kiun oni povas uzi por fari belajn reklamafiŝojn rapide.

Planoj

  • Kontakti ĉiujn asociojn kaj firmaojn kiuj uzas nomon en EO – vidu la projektpaĝon Markoj en EO.
  • Movado sen Nomo: aldoni EO-n ĉe la lingvoj de la retejo. Lode kunsidos en aprilo 2018 kaj proponos tion.