Programo de la 5a Luminesk’

Programo de la 5a Luminesk’

La programon prizorgas Yves Nevelsteen. Ĝi estas provizora kaj konstante evoluos laŭ la emo de la kontribuantoj kaj partoprenantoj. Unufoje tage ni presos kaj afiŝos ĝin diversloke en la Luminesk’-ejo. Lasta ĝisdatigo: 1 jan. 2020 je la 21:20.

1 jan merkredo

Vespermanĝo: 18:00 ĝis 19:30

  • 20:00 – 21:30 en (granda) salono Schubart: Internacia vespero. Vi, Luminesk’-partoprenanto, kantu, ludu pianon, recitu poemon, prezentu teatraĵon, ŝercojn ktp.
  • 21:30 – 23:00 en (eta) salono Gerd Müller: gufujo (Dieter kaj Yoshie Kleemann). Kun prelegeto pri la finna epopeo Kalevala (Dieter) kaj demandoj pri esperantaĵoj (Michaela).

2 jan ĵaŭdo: ekskursotago

Matenmanĝo: 07:00 ĝis 09:00

  • 09:00 ekiro al la stacidomo de Nördlingen (piede)
  • 09:42 trajno de Nördlingen al Aalen
  • 10:24 alveno en stacidomo de Aalen.
  • 10:30 buso de la stacidomo de Aalen al la Limes-muzeo
  • 11:00 vizito al la Limes-muzeo kun ĉiĉerono (tradukos Andreas Diemel)

Tagmanĝo: 13:00 ĝis 14:30 en greka restoracio Delphi

  • 15:00 vizito de la urbocentro de Aalen.
  • 15:00 vizito al la Esperantobiblioteko de Aalen: necesas aliĝi
  • 17:15 ni grupiĝu ĉe la stacidomo de Aalen.
  • 17:33 trajno de Aalen al Nördlingen.
  • 18:13 alveno en stacidomo de Nördlingen
  • 18:30 alveno en la Luminesk-ejo

Vespermanĝo: 18:30 ĝis 19:30

  • 19:30 – 20:00 libroservo
  • 20:00 – 21:30 en (granda) salono Schubart: Koncerto de Gijom’.
  • 21:30 – 22:00 libroservo
  • 21:30 – 23:00 en (eta) salono Gerd Müller: gufujo (Dieter kaj Yoshie Kleemann). Kun Ludo de fantomo (Andreo).
  • 21:30 – 23:00 en la trinkejo: tabloludoj ktp

3 jan vendredo

Matenmanĝo: 07:00 ĝis 09:15

  • Vi devos forlasi la ĉambron antaŭ la 10:00. Eblas krompagi 7 EUR por resti pli longe; sciigi tion antaŭe necesas. Eblas lasi pakaĵojn en la gastejo.
  • Vi ricevos lunĉpakaĵon. Necesos mem fari ĝin dum la matenmanĝo.