Skrablo

Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingendaj kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto). Vikipedia artikolo.

En februaro 2014 la ĉefartikolo de Usona Esperantisto temis pri Skrablo.
Usona Esperantisto № 2014:2 (mar-apr) Skrablo: vortludo populara, tamen iom ĥaosa.

En ĝi aperas “glumarkoj” por la tegoletoj kaj por la tabulo. Laŭ la verkinto de la artikolo, Hoss Firooznia, dosieroj estas haveblaj laŭ la permesilo Atribuite-Nekomerce de Krea Komunaĵo, do ĉiu rajtas senpage kopii, transdoni, kaj ŝanĝi ilin. Mi tamen ne certas pri tio. Bv. atenti la necesajn kopirajtojn.

Glumarkoj por tegoletoj
Jen PDF-dokumento kiun mi kreis por simpligi esperantigon de nacilingvaj tegoletoj. Presu sur glumark-paperon (ekzemple n-ron 5165 aŭ 5265 de la marko Avery).
Glumarko por tabulo
Alia presebla PDF-dokumento. La formato taŭgas por fiksi al normala nacilingva tabulo.
Ekzistas ankaŭ versio en 1 granda folio:

Skrabloludejo

Ekzistis la retejo http://skrablo.ikso.net kreita de Clayton Smith. Estis bonega TTT-skrablejo, kie oni povas ludi kontraŭ ne nur homoj, sed ankaŭ komputilo. Clayton informis min ke grava parto de sia skrablo-ludejo estis ĝavoapleto. Apletoj ne plu funkcias en modernaj foliumiloj, do li provizore (2018) malaktivigis la retejon. Eble iam li rekreos ĝin per HTML5.

Webfeud

Webfeud estas vortludo kiel Scrabble® kaj Wordfeud, en kiuj du ludantoj partoprenas enretan batalon. Webfeud havas 27 malsamajn lingvojn kaj vortarojn, inkluzive de Esperanto. Por Esperanto ĝi uzas la vortliston ‘eblaj-vortoj’ de la retejo esperantilo.org – temas pri pli ol 508 000 vortoj!

Ludantoj povas elekti konservi siajn statistikojn kaj esti montrataj en ĉampionejo.

La ludo povas esti ludita interrete en retumilo en iu ajn PC aŭ Mac kaj en Blackberry Playbook, iPad- kaj Android-tabulkomputiloj kaj Windows Phone 7.

Eblas defii viajn Twitter- kaj Facebook-amikojn, inviti homojn per retpoŝto aŭ ludi kontraŭ hazardaj kontraŭuloj.

WordCrex

WordCrex estas poŝtelefona aplikaĵo simila al la famaj ludoj Skrablo kaj Wordfeud. La versio por iOS estis publikigita en junio 2016 kaj la Android-versio en septembro 2016. La ludo estis prezentita kiel la unua libera justa vorto-defia ludo. WordCrex estis disvolvita fare de du nederlandaj kreaj amikoj Jelle Verwaijen kaj Dimitri Dirkzwager. Ĝi malsimilas de aliaj vortaj ludoj, ĉar la ludantoj uzas la saman aron de sep literoj por formi vortojn. De ĉi tiu maniero, la faktoro de akiri la dekstrajn literojn jam ne estas decida faktoro. WordCrex estas ludo por pluraj ludantoj. Ludojn oni povas ludi 2-, 3- aŭ 4-ope.

La ludon eblas ludi en 43 lingvoj en ĉirkaŭ 200 landoj haveblaj por preskaŭ 4 miliardoj da homoj. Temas pri la (videoluda) vortludo kun la plej ludeblaj lingvoj. Pli ol Skrablo, kiun eblas ludi en 29 lingvoj kaj Wordfeud (12). Kun speciala fokuso sur la pli malgrandaj lingvoj kiel Esperanto, la eŭska kaj la frisa, WordCrex proponas ludeman kaj edukan manieron lerni kaj provi ĉi tiujn lingvojn.