Kurso pri programado en Esperanto

Senkategoria
Martin Rue sciigas en Facebook: Pasintsemajne mi donis al mi novan defion. Mi decidis krei malgrandan kurson pri programado por tutkomencantoj… en Esperanto. Post 5 horoj de registrado, la kurso nun haveblas! Lerni kiel priparoli programadon en Esperanto vere estis defio por mi, sed estis malgrandigita defio danke al Komputeko. Mia parolado ne estas perfekta, sed nu, ankaŭ en la angla ĝi ne estas perfekta, kaj perfekta estas la malamiko de finita, ĉu? :) Mi esperas, ke tiuj homoj, kiuj interesiĝas pri programado lernos ion kaj ĝuos la kurson. 🙌 Jen la ligilo al la serio: https://www.youtube.com/playlist?list=PLLcWlBThjQPyrDDy3UIW8Zo0yreJWyfAp
Legi pli

Skrablo en Esperanto

Senkategoria
Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingendaj kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto).Vikipedia artikolo. En februaro 2014 la ĉefa artikolo de Usona Esperantisto temis pri Skrablo. El ĉiuj vortludoj en la mondo, la plej fama devas esti Scrabble, tiu bone konata tabulludo en kiu oni kreas krucvortojn per hazarde elektitaj tegoletoj. Unue elpensita de arĥitekto Alfred Mosher Butts en 1938, la ludo ankoraŭ furoras eĉ nun, post 75 jaroj. Ĉiujare vendiĝas pli ol miliono…
Legi pli