Blog Post

Skrablo en Esperanto

Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingendaj kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto).Vikipedia artikolo.

En februaro 2014 la ĉefa artikolo de Usona Esperantisto temis pri Skrablo.

El ĉiuj vortludoj en la mondo, la plej fama devas esti Scrabble, tiu bone konata tabulludo en kiu oni kreas krucvortojn per hazarde elektitaj tegoletoj. Unue elpensita de arĥitekto Alfred Mosher Butts en 1938, la ludo ankoraŭ furoras eĉ nun, post 75 jaroj. Ĉiujare vendiĝas pli ol miliono da ekzempleroj en nur Usono sole.

Respondi

Related Posts